Gustaf John Ramstedt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 9 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q162051)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Gustaf John RAMSTEDT''' ['gustav 'jon 'ramstet] (naskiĝis la {{daton|22|oktobro|1873}} en [[Ekenäs]], mortis la {{daton|25|novembro|1950}} en [[Helsinki]]) estis svedlingva finna esploristo, sciencisto, diplomato, politikisto kaj unu el la unuaj finnaj [[esperantisto]]j (1891).
 
Dum 1898—1912 Ramstedt faris sep esplorvojaĝojn al [[Siberio]], [[Meza Azio]] kaj [[Mongolio]], kie li esploris lokajn lingvojn. Li estas unu el la fruaj esploristoj de [[altajaj lingvoj]] kaj fondinto de la moderna [[mongolistiko]].
 
En 1908 li faris serion da prelegoj en la universitato de Helsinki pri „Lingvoscienco kaj Esperanto“.
Linio 9:
Post la sendependiĝo de [[Finnlando]] li estis nomumita kiel la unua ambasadoro de Finnlando en [[Japanio]], [[Ĉinio]] kaj [[Tajlando|Siamo]] kaj restis en Japanio por tio de 1919 ĝis 1930. Ankaŭ dum la diplomata kariero li esploris lingvojn, i.a. la korean.
 
Dum sia restado en Japanio li kontaktis esperantistojn en [[Japana Esperanto-Instituto]], prelegis japanlingve, kaj tio igis, ke la japana poeto [[Miyazawa Kenji]] lernu Esperanton.
 
Inter 1936—19401936 kaj 1940 li estis profesoro pri [[sanskrita]] lingvo kaj kompara hindeŭropa lingvistiko en [[Universitato de Helsinki]] kaj por-ofica profesoro pri fonetiko. En 1946 li estis elektita kiel honora membro de Dana Reĝa Scienca Societo kaj en 1948 honora membro de Finna Akademio de Sciencoj.
 
Li tradukis el la finna kaj japana lingvoj multajn versaĵojn, kiuj aperis en diversaj eldonaĵoj, i. a. en ''Voĉoj de popoloj'' ([[Kabe]]). Per sia aŭtoritato kiel lingvisto kaj diplomato li multe helpis al la Esperanto-movado ĉe la oficialaj rondoj.
 
{{Projekto vizaĝoj}}