Cimbroj (antikva popolo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
Konjekteble ŝtorma tajdo kaj [[klimatŝanĝo]] estis kaŭzoj por la popolmigrado. Post varmperiodo inter 2000 a. K. kaj 800 a. K. la klimato malvarmiĝis en nordeŭropo. La konsekvenco estis malsatmizero, la popoloj devis serĉi fertilajn landojn. La Cimbroj migris kun la Teŭtonoj kaj Ambronoj en la sudon tra [[Bohemio]], [[Moravio]] kaj [[Alpoj|orientalpoj]]. En [[-113|113 a.K.]] la ĝermanoj renkontiĝis je la unua fojo kun la [[Romia imperio]]. La romia konsulo [[Papirius Carbo]] pretendis helpi pri la serĉo, sed la romianoj preparis kaptilon. Ili irigis la ĝermanojn al [[Noreia]] kaj du romiaj [[legio]]j (12.000 homoj) atakis. Sed la cimbroj, teŭtonoj kaj ambronoj supere venkis.
 
Poste ili moviĝis al [[Gaŭlio]] kaj venkis refoje kontraŭ romianoj en [[-109|109 a.K.]] ĉe la italia limo, en [[-107|107 a.K.]] kun [[tigurinoj]] kaj en [[-105|105 a.K.]] en [[Arausio]] (la nuntempa urbo ''[[Orange (Francio]])|Orange]]'').
 
Post tio ili vagis multjare en Gaŭlio kaj [[Iberio]]. Kiam ili direktiĝis Italion la popoloj disiĝis. La teŭtonoj kaj ambronoj migris al okcidentitalio kaj la cimbroj migris al norditalio. Eble la dispartiĝo fatalis. La romianoj ekstermis la teŭtonojn kaj ambronojn ĉe ''Aquae Sextiae'' (hodiaŭ [[Aix-en-Provence]]) en [[-102|102 a.K.]] kaj ekstermis la cimbrojn ĉe [[Vercellae]] (la nuntempa urbo ''[[Vercelli]]'') en [[-101|101 a.K.]].
 
[[Kategorio:Antikvaj etnoj]]