Irja Klemola: Malsamoj inter versioj

54 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
Haltostrekoj
e (Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q13569870))
(Haltostrekoj)
'''Irja KLEMOLA''' (naskiĝis la [[13-a de januaro|13-an de januaro]] [[1898]] -– mortis la [[13-a de novembro|13-an de novembro]] [[1995]] en [[Piikkiö]], post 75 vivjaroj kiel esperantisto) estis dumviva membro, [[Honoraj membroj de UEA|Honora Membro de UEA]] ekde [[1980]] kaj honora prezidanto de [[Esperanto-Asocio de Finnlando]].
 
Post studoj en [[Helsinko]] pri [[matematiko]], [[fiziko]], [[kemio]] kaj [[pedagogio]], ŝi instruis de [[1926]] ĝis [[1962]] en la [[Knabina lernejo]] de [[Turku]], kaj fariĝis ties [[vicrektoro]] ([[1927]]-–39), poste [[rektoro]] ([[1939]]-–59). Ŝi aktivis en la [[skolta movado]] kaj estis sekretario de la [[Astronoma Societo de Turku]] ([[1936]]-–56). En la 30-aj kaj [[40-aj jaroj]] ŝi aperigis kvar finnlingvajn [[infanlibro]]jn.
 
Ŝi lernis [[Esperanto]]n en [[kurso]] por [[studento]]j en [[Helsinko]] ([[1920]]), sed precipe aktivis post sia [[emeritiĝo]]. Ŝi gvidis [[klubo]]n por lernantinoj en [[Turku]] ([[1959]]-–62), prezidis la [[Esperanto-societo]]n de Turku ([[1962]]-–66) kaj Esperanto-Asocion de [[Finnlando]] ([[1966]]-–73), estis [[estrarano]] de [[Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj]]. [[Membro de UEA]] ekde [[1951]], ŝi funkciis kiel [[delegito de UEA|delegito]] pri [[instruado]] de [[1962]] ĝis [[1994]], fine kiel plej aĝa membro de la [[Delegita Reto]]. Ŝi malavare mecenatis multajn movadajn [[fondaĵo]]jn. Ŝi verkis [[lernolibro]]n por [[finnoj]], '''[[Planlingvo Esperanto]]''' ([[1980]]), kaj adaptis la Zagreban [[metodo]]n al la [[finna lingvo|finna]] (l989). Ŝia plej kara [[laborkampo]] estis [[informado]]: ŝi verkis [[broŝuro]]jn, tradukis [[Esperanto-artikolo]]jn por finnaj [[revuo]]j, interpretis okaze de [[vizitprelego]]j.
 
Klemola partoprenis jam la 14-an UK-on en [[Helsinko]] ([[1922]]), kaj vicprezidis la [[LKK]]-on de la [[59-a UK 1969]] en la sama urbo. Je 90-jara aĝo ŝi veturis trajne al la Roterdama UK (l988), sed en 1995 ŝia sanstato ne plu permesis al ŝi veni al la [[UK 1995|Tamperea UK]], kie salono portis la nomon Irja Klemola. Tamen, por la esperantistoj de Finnlando ŝi restos -– kiel ili ĉiam kutimis nomi ŝin -– nur "Avinjo".
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1898|KLEMOLA, Irja]]
47

redaktoj