Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bab (diskuto | kontribuoj)
Bab (diskuto | kontribuoj)
Linio 115:
:Ĉu "$lovako" (mi skribas per dolara signo por eviti l' usklelekton) estas iu speciala "homraso"? Tute ne. Ekzistas $lovakoj de ĉiuj grandoj kaj koloroj. Ĉu oni povas diri pri iu ke ŝli estas $lovako, same kiel direblas ke ŝli estas surdulo, nano, atleto? Ne. $lovakoj estas tiuj, kiuj nomas sin mem tiel. Oni eĉ ne bezonas paroli la $lovakan por esti $lovako.
:Nu, evidente oni povas uzi artikolon kaj diri "la $lovako", kio ne eblas je "vera" propra nomo ("la Saŝa", "la Milos"). Sed aliflanke, landnomoj povas havi pluralon ("la du Germanioj"), kaj tagnomoj, kiuj preskaŭ neniam skribatas kunartikole ("la ĵaudo"), estas konsiderataj nepropraj en E-o.
:Per la ĉi-supra blablablao, mi nur celis montri ke la limoj inter nomoj propra kaj nepropra tre vagilasondumas.
:La Angloj ĉiam skribas etnonomojn majuskle: ''the Serbs'', ''three Maori''. Ĉi-kaze mi pensas ke la Angloj imitindas.
:Miaj solaj du motivoj por majuskligi na "$lovako" estas: 1. kompren-faciligo (oni tuj komprenas ke temas pri etnano, kaj ne pri surdulo aŭ leono). 2. kohero (Slovako - Slovakio; Irlandano - Irlando).