Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
==Recenzoj==
{{Quote|
La verkinto de ĉi tiu libro havis la bonan ideon prezenti skizon pri la literatura lingvo dum la 60-jara publika vivo de Esperanto, kaj rezulto de lia laboro certe interesos kaj pensigos ĉiun seriozan studanton. Li detaligas la stilajn apartaĵojn de la plej gravaj verkistoj, originalaj kaj tradukaj, kaj esploras la uzadon de diversaj vortoj kaj vortformoj sub iliaj plumoj. Atentigante pri la diferencoj inter la plej primitiva kaj la plej moderna formoj de la lingvo, li provizas al la leganto ekzemplojn de ambaŭ, represigante ĉe la fino de sia verko unue la konatan tradukon de [[Grabowski]] ''La Neĝa Blovado'' de [[Puŝkin]], kaj poste kvinpaĝan fragmenton el la verko ''[[Cezaro]]'' de Jeluŝiĉ, tradukita de [[Ivo Rotkvić|Rotkviĉ]]. Inter multaj evoluigaj faktoroj menciitaj en la verko, oni citu la liberecan sintenon de Zamenhof mem rilate al la stilo de aliaj verkistoj, la insiston de Prof. [[Théophile Cart|Cart]] kaj aliaj samopiniantoj pri plena fideleco al la [[Fundamento]] kaj obeemo al la decidoj de la oficialaj lingvo-instancoj, la aplikon de la principon pri ''neceso kaj sufiĉo'', rekomendita de la Akademio en 1913, kaj la gramatikan influon de la naciaj lingvoj. La stilo de Degenkamp mem estas klara, gramatika kaj plej ofte laŭfundamenta.
| [[Alec Venture]], [[Esperanto (revuo)|Esperanto]], novembro 1947
}}