Fratoj Grimm: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Moldur (diskuto | kontribuoj) ligo al Sepo de Göttingen |
||
Linio 4:
== Biografio ==
La du filoj de juristo studis juron en [[Marburg]], laboris kiel bibliotekistoj en [[Kassel]] kaj profesoriĝis en la Universitato de [[Göttingen]]. En la jaro [[1837]] ili perdis siajn postenojn, ĉar ili apartenis al la grupo ''[[Sepo de Göttingen|Göttinger Sieben]]'', kiu protestis kontraŭ la reganto. Poste ambaŭ iris al Berlino.
Kvankam la fratoj multon entreprenis kune, ili ankaŭ havis apartajn laborkampojn. Jakob Grimm ege aktive agadis kiel [[sciencisto]], publikigis ekzemple en [[1819]] unuafoje sian traktaton pri la germana gramatiko (''Deutsche Grammatik'') kaj en [[1835]] sian verkon pri germana [[mitologio]] (''Deutsche Mythologie''). Li ankaŭ formulis la [[leĝo de Grimm|leĝon de Grimm]] pri la germana sonsistemo. Wilhelm Grimm faris la ĉefan laboron pri la kolektado kaj kompilado de [[fabelo]]j, kiuj unuafoje eldoniĝis en du volumoj (''Kinder- und Hausmärchen'', [[1812]]-[[1815]]). La plej ampleksa komuna verko estis la Germana Vortaro (''Das deutsche Wörterbuch'', [[1854]]-[[1862]]), de kiu ili mem nur finis la volumojn de A ĝis F.
|