Oskari Lehtivaara: Malsamoj inter versioj

49 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
e
Kategorioj, haltostrekoj
("dank' al" -> "danke al", "Dank' al" -> "Danke al")
e (Kategorioj, haltostrekoj)
 
De 1937 ĝis 1982 li oficis kiel vicprezidanto, poste kiel prezidanto, de [[Steleto (Finnlando)|Steleto]], la Esperanta ligo de finnaj blinduloj. Danke al li, jam antaŭ la milito eldoniĝis brajla E-lernilo por finnoj. En 1950 li kunfondis Ligon Internacian de Blindaj E-istoj ([[LIBE]]), kies sekretario li restis ĝis 1962. En 1957 li iniciatis la plurlingvan - i.a. Esperantan - bildlibron '''Finnlando hieraŭ kaj hodiaŭ'''.
 
En 1969 li servis kiel LKK-ano de la [[UK 1969|Helsinka UK]]]. Li estis [[Komitato de UEA|komitatano]] de [[UEA]] (1969-–1981) kaj tutan jardekon prezidis [[Esperanto-Asocio de Finnlando|Esperanto-Asocion de Finnlando]] (1975-–1985). Dum tiu tempo EAF ekhavis propran sidejon kaj reeldonis '''Kalevala''' per granda ŝtata subvencio -– unuavice danke al lia organiza lerto. En 1986 aperis la finnlingvaj rememoroj de Lehtivaara, '''Perintö''' ("Heredaĵo"), en kiu unu ĉapitro rakontas lian E-agadon.
 
Li estis [[fakdelegito de UEA]] ekde 1953, honora prezidanto de EAF, honora membro de [[LIBE]] kaj, de post 1990, de UEA.
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1909|LEHTIVAARA, OskariLehtivaara_Oskari]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1995|LLehtivaara_Oskari]]
[[Kategorio:Finnaj esperantistoj|LLehtivaara_Oskari]]
47

redaktoj