Arvo Karvinen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TAA (diskuto | kontribuoj)
→‎Fidela esperantisto: En Tokio 2007…
TAA (diskuto | kontribuoj)
Linio 19:
En 2009 iniciatis platskriban eldonon de ”Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-1939 kaj kompletigon per superrigardo de postmilita tempo. Pere de tradukoj nacilingven de la historia verko LIBE celas disvastigi la konon de la Esperanto-kulturo inter viddifektitoj. Esperanto ludis gravan rolon en la funkciigo de internacia kunlaboro de viddifektitoj kaj naciaj blindul-asocioj en kreado de servoj al viddifektitoj. Dum Esperanto-kongresoj oni parolis pri samaj terminoj kiel nun en la kunvenoj de EBU kaj WBU: edukado, metioj, enlaborigo, aliro al informado, sociaj cirkonstancoj, intergriĝo en socion.
 
Krom en Esperanto-kongresoj prelegis en [[Esperanto]] i.a. en la internacia konferenco pri profesia klerigo de viddifektitoj (problemoj, spertoj, perspektivoj) okazinta en [[Moskvo]] 2003. En Tokio 2007 en la konferenco pri enlaborigo de vidhandikapuloj en Tokio 2007 Arvo Karvinen estis unu el tri invitajinvititaj eksterlandaj prelegintoj (Finnlando, [[Hispanio]], [[Italio]]).
 
Plej vaste Arvo Karvinen disvastigis konon de Esperanto ĉe EBU kaj WBU. Ekzemple dum la ĝenerala asembleo de WBU en [[Ĝenevo]] en 2008 partoprenintoj ricevis materialon pri Esperanto, kaj tuj post la kunveno la oficejo de WBU distribuis prezentadon de Esperanto kaj agado de LIBE al 119 landoj, entute al 800 membroj de delegacioj. Krome Karvinen estis intervjuata de reta radio ACB Radio World en Esperanto.