Osmo Buller: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
TAA (diskuto | kontribuoj)
e Haltostrekoj
Linio 19:
'''Osmo Tapani BULLER''' (naskiĝis la {{daton|12|novembro|1950}} en [[Taivalkoski]]) estas [[Finnlando|finna]] [[finnaj esperantistoj|esperantisto]] kaj [[Ĝenerala Direktoro de UEA|Ĝenerala Direktoro]] de [[UEA]].
 
Buller magistriĝis pri [[ekonomiko]] kaj [[filozofio]] en [[Oulu]]. Li eklernis [[Esperanto]]n en [[1966]], membriĝis en Universala Esperanto-Asocio en [[1968]] kaj estis helpanto en la [[UK 1969|54-a Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Helsinki]] en [[1969]]. En [[1978]] li kunfondis [[Esperanto-societo de Oulu|Esperanto-Societon de Oulu]], kies prezidanto li estis en la jaroj 1983-–1985. Li estis estrarano de [[Esperanto-Asocio de Finnlando]] 1979-–1981 kaj kunredaktoro de ĝia organo ''[[Esperanta Finnlando]]'' 1979-–1985.
 
En julio [[1985]] li eklaboris la unuan fojon en la [[Centra Oficejo de UEA]], komence kiel kongresa oficisto kaj ekde [[1986]] ĝis oktobro [[1987]] kiel Direktoro de la CO. Poste li estis elektita kiel [[Ĝenerala Sekretario de UEA]] por la [[Estraro de UEA 1989-1992|oficperiodo 1989-–1992]], sed fine de [[1990]] li rezignis por denove eklabori en la Centra Oficejo kiel direktoro ekde [[1991]].
 
En [[1996]] li fariĝis [[Ĝenerala Direktoro de UEA]] kaj oficis ĝis [[2001]], kiam li demisiis proteste al la elekto de [[Renato Corsetti]] kiel [[Prezidanto de UEA|prezidanto]] de la Asocio<ref>[http://www.liberafolio.org/2005/UEA/Demisioj/bullerdemisialetero La demisia letero de Osmo Buller] en [[Libera Folio]]</ref>. Kelkajn monatojn poste oni elektis lin la [[Esperantisto de la Jaro]], aprezante lian laboron en la CO<ref>[http://esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm#2001-intervjuo Demokratio kiel aktiviga forto] - intervjuo en [[La Ondo de Esperanto]], februaro 2002</ref>. En aprilo [[2004]] li revenis al la Centra Oficejo kaj ekde tiam ĝis nun plu estas Ĝenerala Direktoro.