Stefan Starzyński: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3849484)
etaj kompletigoj laŭ pola vikipedio
Linio 1:
'''Stefan Starzyński''', pseŭdonomo ''Lew'' (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1893 en [[Varsovio]], mortis la 17-an de oktobro 1943 en Baalberg[[Baalberge]] apud [[Bernburg]] en filio de la germana [[koncentrejo]] KL [[Dachau]]) - pola [[oficiro]], politikisto, [[ekonomikisto]], publicisto, en la jaroj 1934-1935 prezidanto de Varsovio kaj ties defendanto en 1939. En plebiscito gazet-radi-televida elektita "Varsoviano de la Jarcento".
 
==Infaneco kaj juneco==
Linio 14:
* malkovro de mezepokaj remparoj,
* fondo de muzeo en Varsovia Kastelo kaj de muzeo al [[Józef Piłsudski]] en klasikisma palaco Belveder
* pretigo de konstruprojekto de la ponto je la nomo de Piłsudski kaj de [[metroo]]
* modernigo de elirvojoj de la ĉefurbo kaj de sep malsanulejoj
 
La 27-an de julio 1939 verkis testamenton, en kiu propran artokolektaĵon destinis al [[Nacia Muzeo en Varsovio]].
 
==Defendo de Varsovio==
Dum la [[Invado en Pollandon|pola defenda milito kontraŭ germana kaj soveta agresoj]] post rifuzo plenumi ordonon de evakuo el Varsovio li ekfunkciis kiel civila komisaro apud Defenda Komandejo de Varsovio. Koncerne proponon forflugi de Varsovio per aviadilo sendita de [[Edward Rydz-Śmigły]] li respondis al generalo Juliusz Rómmel, komandanto pri defendo de la ĉefurbo: ''Tiel kiel vi dividas la sorton kun siaj soldatoj – tiel mi ankaŭ restos inter la siaj.'' Stefan Starzyński disvolvis reton de civila defendo de la ĉefurbo: Volontulaj Batalionoj de la Defendo de Varsovio, Laboristaj Batalionoj de la Defendo de la Ĉefurbo, Civitana Gardistaro, Bataliono de Laboro, Konsilantaro pri Defendo de la Ĉefurbo kaj Ĉefurba Komitato de Socia Interhelpo. Eminenta organizanto, subtenis la spiriton de la rezisto de la popolo per ardaj radiaj paroladoj. Konserviĝis surbendigaĵo, kiam li eldiris memorindajn vortojn: ''Mi volis ke Varsovio estu granda (…) kaj hodiaŭ mi vidas ĝin granda…'' La 24-an de septembro li estis distingita per Arĝenta Kruco de la Ordeno [[Virtuti Militari]]. Post kapitulaco de la urbo estis kunkreinto de la subtera administrado. Li kunlaboris kun la unua ĉefa komandanto de Servo al Venko de Pollando generalo [[Michał Tokarzewski-Karaszewicz]]. Arestita de germanoj la 27-an de oktobro 1939 en la urbodomo estis tenata laŭvice en malliberejoj: [[Pawiak]] en Varsovio, de decembro 1939 en Moabit en [[Berlino]], kaj poste en koncentrejo de [[Dachau]].
 
==Morto==
Ekzistas diversaj opinioj rilate al dato kaj cirkonstancoj de la morto de Stefan Starzyński. Esplorenketa fako de IPN ([[Instituto depri Nacia Memoro]]) provas fiksi detalojn. La dato kaj loko de lia morto estis malkaŝitaj de la germanaj povoj nur januare 1994. Pli frue la dokumentoj estis posedataj de [[Ministerium für Staatssicherheit|STASI]] kaj malgraŭ petoj de la pola flanko tenataj sekrete. La morton de la prezidanto historiistoj atribuas al [[Einsatzgruppen|Einsatzgruppe IV]] sub gvido de [[SS (organizaĵo)|SS]]-Brigadeführer Lothar Beutel, kiu la 30-an de septembro 1939 estis transportita al Varsovio.
 
==Memorigo==