Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 57:
==[[Quarteto em Cy]]==
Saluton. Mi pensas, ke estos pli efika se mi helpas vin korekti ĝin. Tiele ekzemple nur la nomo de la verboj finas per -i, ekzemple ''fini''. Se temas pri personaj formoj, ekzemple pasintaj finas ne per -i sed per -is, ekzemple ''mi laboris''. Korektu tiujn formojn kaj eble dum tiu korektado vi trovos kelkajn erarojn, ekzemple mankas unu akuzativo, ĉu vi povas trovi ĝin? Kiam vi korektos tion, reavertu min kaj mi finkorektos.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 19:56, 19 Okt. 2013 (UTC)
:Mi kaj ĉiu esperantisto dankas al vi pri tio kion vi faras por la esperanta vikipedio. Tamen vi diras, ke vi uzas tradukilon, ne scias Esperanton kaj volas, ke iu esperantisto korektu viajn tradukojn. Tiukaze mi devas diri al vi, ke mi ne plu korektos viajn tradukojn, ĉar mi volas dediĉi mian tempon al miaj propraj artikoloj. Vi scias, ke mi ofte helpis al vi (kaj ankaŭ al aliaj, sed mi ne volas fari tion por ĉiam. Mi faras tion nur por komencantoj, sed ne por homoj kiuj ne volas lerni Esperanton. Mi bedaŭras diri tion. Krome, se vi ne metas korektitajn artikolojn, mi aŭ aliaj vikipediistoj markos vian tradukojn kiel neperfektaj tekstoj. Tio estas regulo de Vikipedio. Mi esperas, ke vi komprenu.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 21:49, 19 Okt. 2013 (UTC)