Linko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
|specioj de subdivizio = [[Specio]]j
|subdivizio2 = [[Eŭrazia linko]] ''Lynx lynx''<br />[[Kanada linko]] ''Lynx canadensis''<br />''[[Lynx pardinus]]''<br />[[Rufa linko]] ''Lynx rufus''
|vikispecio = Lynx rufus
|komunejo = Lynx rufus
}}
La '''Linkolinko''' estas relative malgranda [[felisedoj|felisedo]] (1 m longa, 30 kg peza), vivanta en [[Eŭropo]], [[Azio]] kaj [[Norda Ameriko]]. Ĝia hararo estas ruĝgriza ĝis flavgriza kun malhelaj strioj kaj makuloj. Ĉe ĉiu orelpinto ĝi havas hartufon, voston mallongan, kvazaŭ hakitan, kun nigra fino. Predon ĝi atakas de sur arbo. Pariĝo okazas en februaro kaj marto, post 70 tagoj de gravedeco la linkino naskas du aŭ tri linkidojn, kiujn ŝi mamnutras du monatojn. Post 17 tagoj ili malfermas la okulojn. Post 2 aŭ 3 jaroj ili maturiĝas kaj povas havi proprajn idojn.
 
== Loĝregiono ==
La linko loĝas en altaj arbaroj kun densa terenkovraĵo de arbustoj, fragmitoj, kaj herboj. Kvankam ĝi ĉasas predon nur surtere, ĝi povas ankaŭ grimpi arbojn kaj naĝi. Oni povas iom trovi ĝin en norda Skandinavio, sed ĝi plejparte loĝas en Nordameriko kaj Sud-Centra Azio (vidu la mapon). Ĝi aspekte similas al kato, sed ĝia korpo estas pli granda ol tiu de la lasta. Ĉe la pinto de ĝiaj oreloj troviĝas vertikalaj hartufoj, el kiuj oni povas fari penikojn. Ĝia vosto havas longecon de 10-24 centimetroj, kaj ĝia vostpinto estas nigra. Ĝi longas 76-105 centimetrojn, altas 57-65 centimetrojn kaj pezas 8-15 kilogramojn, iu eĉ 32 kilogramojn.
 
La specioj de tiu [[Holarkta ekozonoHolarktiso|holarktaholarktisa]] [[Genro (biologio)|genro]] vivas en densaj arbaroj sur montoj pli ol 2 500 metrojn altaj. Ĝenerale la linko vivas sola, escepte de pariĝa kaj mamnutra tempoj. Ĝi agadas plej vigle en frumateno kaj vespero kaj trovas nutraĵon danke al sia bona vidado kaj flarado, ankaŭ ĝia aŭdado estas akra. Kiam al ĝi mankas nutraĵo, ĝi devas iri sufiĉe malproksimen por serĉi ĝin, kelkfoje eĉ 40 kilometrojn en unu nokto. La linko estas maltima kaj fortika, facilmova kaj lerta en grimpado kaj naĝado. Ĝi manĝas ĉefe malgrandajn bestojn kaj birdojn kiel leporoj, musleporoj, kapreoloj, tetraoj kaj lagopoj. Nedika, ĝi facile agadas en neĝo kaj kelkfoje eĉ atakas kaj mortigas [[alko]]n kaj [[boaco]]n malfacile paŝantajn en neĝo. La linko konstruas neston en arbotruo, sub falinta arbo aŭ en rokfendo. Ili pariĝas inter februaro kaj aprilo, tiam okazas batalo inter virlinkoj. Post kiam la linkino gravedas 9-10 semajnojn ĝi naskas 1-5, ordinare 2-3 idojn, kies okuloj malfermiĝas post dekkelkaj tagoj. Ili vivas 10-20 jarojn.
 
== Vidu ankaŭ ==
Linio 58:
 
[[Kategorio:Felisedoj]]
[[Kategorio:BestojHolarktisa el la Nearkta ekozonofaŭno]]
[[Kategorio:BestojNearktisa el la Palearkta ekozonofaŭno]]
[[Kategorio:Palearktisa faŭno]]
[[Kategorio:Mamuloj de Azerbajĝano]]
[[Kategorio:Faŭno de Kanado]]