Eŭropaj regionoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Regionego Sar-Lor-Luks.jpg|eta|<center>mapo de la eŭropa regiono Sar-Lor-Luks ([[Sarlando]]-[[Loreno]]-[[Luksemburgio]]), nomata "[[Granda Regiono]]"]]]]
'''Eŭropaj regionoj''', nacilingve ofte mallongigataj al variaĵoj kiel '''Euroregion''' aŭ '''Euregio''' - [[neologismo]] el la [[latina]]j vortoj ''europa'' (Eŭropo) kaj ''regio'' (regiono) - estas la nomo de iuj transnaciaj regionoj en Eŭropo, do teritorioj ampleksantaj partojn de pluraj naciaj ŝtatoj, kiuj engaĝiĝas en aparte intensa kunlaboro, rilate al inter alie ekomonio, trafiko, socia, kultura kaj eduka kunlaboro. Tiu kunlaboro plifortigu la senton de eŭropa komuna identeco inter la lokaj loĝantoj, sed ankaŭ ekonomie plifortigu la regionojn, kiuj ene de sia nacia ŝtato eventuale havas pozicion aparte malcentran. Aparte la ŝtatoj de [[Eŭropa Unio]] estas kuraĝigataj interplekti la limajn regionojn de siaj naciaj ŝtatoj per tiaj kunlaboraĵoj, kiuj ne necese limiĝu al la teritorio de Eŭropa Unio, sed ankaŭ rajtas transponti ties limojn (ekzemple rilate al Svislando, Norvegio, aŭ al la orienta limo de EU rilate al Rusio, Belorusio kaj Ukrainio).