Operaco Tannenberg: Malsamoj inter versioj

605 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
kompletigo laŭ vikipedioj
e (Roboto: Forigo de 11 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q702638))
(kompletigo laŭ vikipedioj)
'''Operaco Tannenberg''' ([[germane]] ''Unternehmen Tannenberg'', litere "Entrepreno T.") estis la kodnomo de eksterma agado kontraŭ la [[Pollando|pola]] intelektularo dum la [[Dua mondmilito]], kiel parto de la [[Generalplan Ost]] ("Ĝenerala Plano Oriento"). La naziaj listoj por tiu operacio (nomitaj ''Sonderfahndungsbuch Polen'') enhavis pli ol 61 mil polajnde polaj aktivulojnaktivuloj, intelektulojnintelektuloj, aktorojnaktoroj, oficirojnoficiroj ktp., kiuj estis arestitaj aŭ amase [[ekzekuto|ekzekutitaj]]. Tiun listigon helpis membroj de [[germanoj|germana]] [[malplimulto]] vivinta en Pollando.
 
La plano estiĝis en [[majo]] [[1939]] je persona ordono de [[Adolf Hitler]]. Je ties ordono speciala unuo tiam nomita ''[[Tannenberg]]'' estis kreita de ''[[Reichssicherheitshauptamt]]'' (RSHA, "Ĉefa Oficejo pri Sekurigo de la ''Reich''"). Ĝi komandis nombron da oficiroj de [[Gestapo]], [[Kripo]] kaj ''[[Sicherheitsdienst]]'' (SD), nomitaj ''Einsatzgruppen der Sicherheitspolizei und des SD'', kiuj estis teorie subordigitaj de la lokaj komandantoj de''[[Wehrmacht]]''. Ilia tasko estis aresto de la [[poloj]] antaŭe kunskribitajn en la [[naziismo|naziajn]] listojn.
 
Komence, en [[aŭgusto]] [[1939]], oni arestis kaj murdis 2.000 polajn aktivulojn de malplimultaj organizoj en [[Germanio]]. La dua parto de la murdado okazis ekde la [[1-a de septembro]] [[1939]] kaj finiĝis en [[oktobro]]. Dum tiu periodo oni murdis almenaŭ 20 mil homojn en 760 amasekzekutoj faritaj kaj de specialaj unuoj, ''[[Einsatzgruppen]]'', kaj de ala normalaj unuoj de ''Wehrmacht''. Krom tiuj, speciala formacio, ''[[Selbstschutz]]'', estis kreita, kaj ties oficiroj, igante la militon gerilo, respondis por multe da amasmurdoj. Pro ilia malbona reputacio tiu formacio estis malfarita de la nazaj aŭtoritatoj mem post la [[invado en Pollandon|septembra agado]].
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Bombado de Wieluń]]
* [[Eksterordinara Ekstermiga Agado]]
* [[Genocido]]
* [[Intelligenzaktion|Intelektul-kampanjo]]
* [[Masakro de Lvovaj Profesoroj]]
* [[Masakro de Piaśnica]]
* [[Operaco "Homlupo"]]
 
==Bibliografio==
* Andrzej Leszek Szcześniak: ''Plan zagłady Słowian : Generalplan Ost'' (Plano de la [[genocido]] de [[slavoj]]. [[Generalplan Ost]]), POLWEN, [[Radom]] 2001, ISBN 83-88822-03-9
* Robert Kempner, ''Trzecia Rzesza w krzyzowym ogniu pytań'' ([[Nazia Germanio]] en kruciĝanta fajro de demandoj), [[Kraków]] 1975, p. 288-306.
 
== Eksteraj ligiloj ==