Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

71 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
 
== Historio ==
Dum la [[Francia-Prusia Milito]], la 2-an de septembro 1870 la franca imperiestro [[Napoleono la 3-a]] estis prenita malliberulo kun 100 000 el liaj soldatoj en la Unua Batalo de Sedan. Pro ĉi tiu granda venko, kiu ebligis la ŝtatan unuiĝo de la [[Germana Regno]] en la sekva jaro, la 2-a de septembro en tiu regno inter la jaroj 1871 kaj 1919 estis deklarita nacia feriotago. Kvankam la pli okcidentaj regionoj [[Loreno]] kaj [[Alzaco]], historie dulingvaj kaj dukulturaj francaj kaj germanaj (respektive dialekte [[alemana lingvo|alemanaj]]), post tiu milito estis transdonitaj de Francio al la Germana Regno kaj restis tiaj ĝis post la Unua Mondmilito, la urbo Sedan kaj ties ĉirkaŭaĵo restis parto de Francio.
 
Dum la [[Unua Mondmilito]], la urbo Sedan estis okupita por kvar jaroj fare de la germania armeo.