Tufalaŭdo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
Temas pri komuna birdo de sekaj malfermaj kampoj kaj terkultivejoj. Ĝi serĉas mediojn ege sekajn, ĉefe duondezertojn; same kiel la [[Kampalaŭdo]] la enspaciĝo de moderna homa civilizacio estigis malnaturajn mediojn similajn al la iliaj naturaj, kie ili enspaciĝis. En ĝia kazo: ŝoseoj, kaj en tempo kiam abundis [[Ĉevaltira veturado]] ili vizitadis vojojn, kie ili nutris sin el la fekbuloj de la ĉevaloj, nuntempe ilin oni renkontas ĉirkaŭ superbazaroj, en aŭtohaltigejoj, forlasitaj terenoj, placoj. Sed ilia plej taŭga kaj tipa medio estas la dezertoj kaj stepoj de mezokcidenta kaj centra Azio, teroj de ŝtonetoj kaj "[[Tabrizaj poploj]]" kiel montras la bildo.Ĝi nestumas surgrunde, kie la ino demetas 2 au 3 ovojn. Ties manĝaĵo estas [[semo]]k kaj [[insekto]]j, tiuj lastaj ĉefe dum la reprodukta sezono.
 
Temas pri malgranda [[alaŭdedo]], iomete pli granda kaj diketa ol la [[kampalaŭdo]]. Ĝi distingiĝas inter la aliaj alaŭdoj per sia komoforma tufo levebla sur la krono. Kiel aliaj alaŭdoj, estas bruna supre kun pli helaj subaj partoj brunstriita enbruste, sed ĝi estas iom pli grizbruna ol la kampalaŭdo kaj ne havas la blankajn bordojn de la flugiloj kaj vosto de tiu [[Palearktiso|palearktisa]] specio kaj ankaŭ la dorsa striado estas malpli videbla, ĉar tiu ĉi estas pli ĝenerale bruna. La vertikala bordo de la vosto estas brunflaveca kaj sub flugiloj estas iom ruĝec- aŭ sablokolora. La blankeca superokula strio estas ne tiom videbla kiel ĉe la kampalaŭdo aŭ ĉe la arbalaŭdo, sed sub la bruneca vango estas pli malhelbruna makulo komoforma el la bekobazo.
 
La kanto estas melodia kaj varia, kun plendecaj fajfadoj kaj trilado.
Linio 51:
 
==Vidu ankaŭ==
*[[Kopetdagaj maldensarbarojduonarbaroj kaj arbarstepo]]
<!--{{Commons|Galerida cristata}}-->
 
[[Kategorio:Alaŭdedoj]]
[[Kategorio:BestojPalearktisa el la Palearkta ekozonofaŭno]]
[[Kategorio:Birdoj de Azio]]
[[Kategorio:Birdoj de Eŭropo]]