Rembrandt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: be:Рэмбрант estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 14:
Kiel 7-jarulo Rembranto lernis en latina lernejo, kiel 14-jarulo eniras universitaton en Leiden (la [[20-an de majo]] [[1620]]), sed post kelkaj monatoj foriras kaj en 1621 komencas studi pentroarton ĉe la pentristo [[Jacob van Swanenburg]]. Post tri jaroj li foriras al [[Amsterdamo]] al ateliero de [[Pieter Lastman]] ([[1583]]-[[1633]]), pentristo de dramaj historiaj scenoj. Tie li lernas nur kelkajn monatojn kaj revenas al Leiden, kie li malfermas propran atelieron kiel 18-jarulo. Lia kunulo estas alia talenta pentristo [[Jan Lievens]] ([[1607]]-[[1674]]), kies reputacio altiris multajn klientojn.
 
Inter ili estas bildokomercisto [[Henrick van Uylenburgh]], kiu proponas al Rembranto translokiĝi al Amsterdamo kaj malfermi ĉe li atelieron. Kontrakto estas subskribita, en [[1631]] Rembranto ekhejmas en Amsterdamo kaj dank‘ al Uylenburgh ricevas mendon de kuracistoj. En [[1632]] li pentras bildon '''Leciono de anatomio de profesoro Nicolaes Tulpe''', kiu tuj famigas la 21-jaran artiston kiel la plej grandan pentriston. Li konatiĝas kun la nevino de Uylenburgh, Saskia, en [[1633]] ili gefinaĉiĝas kaj en [[1634]] geedziĝas. Iliaj unuaj tri infanoj mortas baldaŭ post naskiĝo, nur la kvara Titus ([[1641]]) restas vivanta. Sed la [[14-an de junio]] [[1642]] mortas Saskia mem kiel 30-jarulino.
 
Tiutempe Rembranto pentris sian plej grandan bildon '''Noktaj gardistoj''', grupan portreton de amsterdama gardistaro. Li kompoziciis la bildon kiel foriron el la armilejo al la nokta gardado, tial kelkaj personoj estas plene videblaj, dum ĉe aliaj aperas nur duono de la vizaĝo, kio tiujn personojn kolerigis, ĉar ili ĉiuj pagis la saman sumon. Plie inter ili aperas malgranda knabineto kun vizaĝo de Saskia, kiu kompreneble pagis nenion. La bildo vekis admiron al la krea genio de Rembranto, sed samtempe misfamigis lin kiel artiston, kiu neserioze traktas siajn klientojn.
Linio 64:
{{LigoElstara|el}}
{{LigoElstara|nl}}
{{LigoLeginda|be}}
{{LigoLeginda|en}}
{{LigoLeginda|ja}}