Józef Ignacy Kraszewski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 16 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q254524)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: be-x-old:Юзэф Ігнацы Крашэўскі estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Józef Ignacy Kraszewski''' (naskiĝis la 28-an de julio 1812 en [[Varsovio]], mortis la 19-an de marto 1887 en [[Ĝenevo]]) – pola [[verkisto]], publicisto, eldonisto, [[historio|historiisto]], socia kaj politika aganto, aŭtoro kun la plej granda nombro de eldonitaj libroj kaj versaĵoj en historio de la [[pola literaturo]]. Uzis diversajn pseŭdonomojn.
 
== Literatura kreemo ==
En pluraj verkoj li kreis bildon de la tiutempa [[socio]] kaj de la [[poloj|pola]] nacia pasinteco. En lia verkado oni povas distingi tri periodojn: juneca (1830–1838), [[Volinio|volinia]]-[[Varsovio|varsovia]] (1838–1863) kaj la [[Dresdeno|dresdena]] (de 1863). Post ciklo de nuntempaj kaj [[popolo|popolaj]] [[romano]]j lia lasta periodo abundis je historiaj romanoj, rilatantaj al [[antikveco]] ("[[Romo]] dum [[Nerono]]"), 15-a jarcento ("[[Kruckavaliroj]] 1410"), 18-a jarcento ([[saksoj|saksa]] trilogio kaj postaj "Saksaj restaĵoj"), kaj aliaj. Eksterordinare fekunda, miriganta per grandego da siaj laboraĵoj, Kraszewski verkis kaj eldonis ĉ. 600 volumojn, ne kalkulante redaktan laboron, multegon da artikoloj en [[revuo]]j kaj grandegan privatan korespondadon. La plej grava fako de lia kreemo estas romanoj. Dum 57 jaroj li verkis 232 da ili, en tio 144 sociaj, moraj kaj popolaj romanoj, 88 historiaj. Li iĝis [[nacio|nacia]] [[edukado|edukisto]] en ĉiaj direktoj de kleriga laborado, scienca kaj socia, reformisto de la pola romano per enigo de originalaj ecoj, siaspeca transformo de fremdaj modeloj, aldono de diversaj motivoj, rekreo de tuteco de la pola vivo surbaze de materialo bazita sur observado, kaj per levigo de ĝi sur ne malofte altan nivelon de artismo. Danke al siaj verkoj Kraszewski rimarkinde influis al, por li, nuntempa evoluo de la pola romanverkado kaj ties postan disfloron, de [[Henryk Sienkiewicz]] ĝis la lasta tempo, ĉar post preterpasinta subtaksado de liaj artismaj meritoj populareco de la verkisto eniras periodon de renaskiĝo.
 
== Romano ''Chata za wsią'' ==
''Chata za wsią'' ([[Kabano]] malantaŭ la [[vilaĝo]]) – [[romano]] de Józef Ignacy Kraszewski, verkita en 1842. Ĝin publikigis poparte literatura-scienca monatrevuo ''Biblioteka Warszawska. Pismo powięcone naukom, sztukom i przemysłowi'' (Varsovia [[Biblioteko]]. La [[revuo]] dediĉita al [[scienco]]j, [[arto]]j kaj [[industrio]]) en la jaroj 1853–1854. Libroforme ĝi aperis la unuan fojon en la jaroj 1854–1855 en trivoluma [[Sankt-Peterburgo|peterburga]] eldonejo de B. M. Wolff. La romano apartenas al grupo de popolaj [[rakonto]]j, temas pri [[diskriminado]] de [[ciganoj|cigana]] [[socio]]. Ĝi estas unu el la plej legataj romanoj de la aŭtoro, kelkfoje estis adaptata por la bezonoj de [[teatro]], [[opero]] kaj [[filmo]]. Tradukita al la [[belorusa]], [[rusa]], [[franca]], [[ĉeĥa]], [[germana]], [[slovena]] kaj [[ukraina]].
 
La romanon karakterizas granda [[realismo]] redonanta pensmanieron, [[moro]]jn kaj la vivon de vilaĝa kaj ciganata socioj, kaj ankaŭ trafa socia observado. Sur ties motivoj kreiĝis [[libreto]] de la opero ''[[Manru]]'' de [[Ignacy Jan Paderewski]] (1901). En 1926 baze de la libro ekestis filmo reĝisorita de Artur Twardyjewicz ''Cyganka Aza'' (Ciganino Aza).
 
== Pentristo kaj grafikisto ==
Kraszewski kiel [[pentristo]] kaj [[grafikisto]] estis disĉiplo de Bonawentura Dąbrowski en [[Vilno]]. Li pentris akvarelajn [[pejzaĝo]]jn, desegnis [[portreto]]jn, ankaŭ estis lerta [[akvaforto|akvafortisto]]. Liaj [[desegnaĵo]]j kaj [[akvarelo]]j posedas: Naciaj Muzeoj en [[Krakovo]] kaj Varsovio kaj Galerio de Mielżyńscy en [[Poznań]], akvafortoj - Muzeo al Emeryk Hutten-Czapski en Krakovo, Nacia Muzeo en Poznań kaj Laborejo-Muzeo J.I. Kraszewski en Poznań.
 
== Fonto ==
* [[Pollingva Vikipedio]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.ignacy.kraszewski.pl Informejo pri Ignacy Kraszewski]
 
Linio 26:
[[Kategorio:Polaj verkistoj]]
[[Kategorio:Polaj ĵurnalistoj]]
 
{{LigoLeginda|be-x-old}}