Snukero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: bs:Snuker estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 6:
 
- En la ludo partoprenas 22 globoj, el kiuj unu estas '''blanka (puŝa globo)''', 15 ruĝaj kaj ses koloraj. El la koloraj globoj unu estas flava (valoras 2 poentojn), unu verda (3 poentoj), unu bruna (4 poentoj), unu blua (5 poentoj), unu roza (6 poentoj) kaj unu nigra (7 poentoj).
- La ludanto devas unuafoje puŝi la ruĝan globon en la truon, poste alikoloran globon. Li daŭrigas la ludon alterne puŝante la ruĝan kaj koloran globojn. Li kolektas valoron de la globoj. Post trafo en la truon, ĉiu ruĝa globo restas loke, sed oni la kolorajn globojn remetas en la eliran lokon. Tiu regulo validas ĝis tiam, kiam restas nur la ses koloraj globoj sur la tablo. Post tio oni devas puŝi la kolorajn globojn en la truon en sekvo de la valoro. La ludo finiĝas, kiam oni puŝas la lastan globon en la truon.
 
 
Linio 20:
'''Traduko de la nomo de la ludo.'''Oni kutime uzas la vorton "Snukero" kiel nomo por ĉi tiu bilarda ludo. Tiu termino gvidas al snukeri, snukerludo, snukertablo, snukeris, snukeros, snukera, ktp.
 
Ĉi tiu artikolo ne utiligas la radikon snuker- , sed la radikon : ''snuk- = trompi. Snuk-ludo, snuk-tablo, snuki, snukis, snukos. ''
 
'''Ekzemplo''': Dum snukludado la ekpuŝulo (striker), je decido cedi la tablon al sia kontraŭulo, multfoje provas meti la blankglobon en snukan pozicion, por malfaciligi por la kontraŭulo daŭrigi la ludon.
 
<big>Enhavtabelo</big>
<small>
# Regularo por snukludado.
# La terminoj de la ludo.
# La globoj.
# La traba linio.
# La Duoncirklo
# Lokoj por globoj je ludkomenco.
# La ludareo estas image dividita je kvar kvartaloj
# La kadro.
# La celo de la ludo.
# Poentakirado.
# Komenco de la ludo.
# Reguloj de la ludo.
# Relokigeblaj globoj.
# Anguligita
# Tuŝi globon.
# Snukita
# Okupata
# Puŝekpuŝo.
# Maltrafo.
# Libera globo.
# Eraroj.
# Punpoentoj je eraroj.</small>
 
 
Linio 75:
 
'''La Duoncirklo'''
Meze de la trabo troviĝas markita punkto, kiu estas la centro de duoncirklo, kiu havas la diametron j29,21 centimetrojn. Tiu areo estas nomata "la Duoncirklo" aŭ "la Kuirejo".
 
'''Lokoj por globoj je ludkomenco.'''
Linio 96:
 
'''Komenco de la ludo.'''
La ludantoj iel lotumos, pri kiu el ili faru la unuan ekpuŝon, nomata la disiga puŝo. La ludanto kiu estas taskigita fari la disigan puŝon, rajtas meti la blankglobon en sian manon kaj lokigi ĝin ien ajn en la Duoncirklo. Post kiam li metis la blankglobon sur la tukon en la Duoncirklo, li ne rajtas tuŝi la globon per sia mano. Ekde nun la globo estas el la mano kaj oni rajtas movigi ĝin nur per la ekpuŝa bastono / la ekpuŝilo.
La ludanto, kiu komenciĝas, devas per la blankglobo, tuŝi unu el la ruĝaj globoj. Ne postulas, ke la blankglobo karambolas tiel, ke ruĝa globo enpoŝigas aŭ estas movigate al iu el la flankoj de la ludareo. Se la la blankglobo ne tuŝas iun ruĝan globon, tio estas taksata kiel eraro. (Vidu punoj je eraroj.)
Je eraro la kontraŭulo havas du elektojn:
* 1. Okupi la tablon kaj faru la sekvontan ekpuŝon.
* 2. Postulu, ke la erarinto faru novan disigan ekpuŝon.
 
'''Reguloj de la ludo.'''
* 1. Ĝuste enpoŝigita globo rajtigas la ekpuŝulon, (= la ludanto ĉe la tablo), daŭrigi la ludon ĝis tiam, kiam tiu malsukcesas ĝuste enpoŝigi globon, t.e. faras eraron.
* 2 .Je ĉiuj ekpuŝoj la ekpuŝulo devas obei la regulojn 5 kaj 6. Ne estas necese, ke la blankglobo aŭ la karambolita celglobo tuŝas iun el la flankoj de la ludtablo. Malsukceso unue tuŝi enpoŝigeblan globon estas eraro.
* 3. Se troviĝas ruĝaj globoj sur tablo, tiam la ekludonto devas unue enpoŝigi ruĝan globon (sekvantglobon).
* 4. Iu ajn el la ruĝaj globoj estas sekvantglobo. La ekpuŝulo nek bezonas indiki, kiun el la sekvantgloboj li intencas enpoŝigi, nek en kiun poŝon li intencas meti la sekvantglobon.
* 5. Ludanto kiu transprenas la ludon de sia kontraŭulo devas, se troviĝas ruĝa sekvantglobo sur la tablo, la ludanto unue devas tuŝi tian globon per la blankglobo. Je malsukceso tio estas eraro.
* 6. Post kiam la ekpuŝulo enpoŝigis ruĝan globon, li rajtas enpoŝigi iun ajn el la kolorigitaj globoj. Post kiam la ekpuŝulo enpoŝigis kolorigitan globon, li devas denove enpoŝigi ruĝan globon ktp. La ludanto rajtas libere elekti la globon, kiun li intencas enpoŝigi, tiom longe, ke li obeas la regulon enpoŝigi kolorigitan globon post ruĝa globo, se troviĝas tia sur la tablo. Kiam kolorigita globo estas la sekvantglobo, tiam la ekpuŝulo devas indiki, kiun el la kolorigitaj globoj li intencas enpoŝigi. Se la ekpuŝulo malsukcesas unue tuŝi la indikitan globon, tio estas eraro
* 7. Se la celglobo estas ruĝa sed la ekpuŝulo enpoŝigas kolorigitan globon, tio estas eraro.
* 8. Se la celglobo estas kolorigita, kaj la ekpuŝulo enpoŝigas iun ajn alian globon ol la indikita kolorigita globo, tio estas eraro.
* 9. En internacia Snukludo ne estas permesate fari tiel nomatajn "saltekpuŝojn". Estas eraro se la ekpuŝulo intence, en iu ajn maniero, igas la globon leviĝi el la tablosurfaco, se la saltigo havas la celon eviti barantan / malhelpantan globon.
* 10. Dum kiam ankoraŭ troviĝas ruĝaj globoj sur la tablo, la kolorigita globo, kiu estis enpoŝigita, devas esti remetata sur sian elirpunkton. Se la kolorigita globo ne estas ĝuste lokita sur la tablo kaj la ekpuŝulo daŭrigas la ludon spite al tio, la ludkontrolanto aŭ la kontraŭulo devas protesti antaŭ ol la ekpuŝulo estas farinta du ekpuŝojn. Se tio okazas, la ekpuŝo estas eraro. Se oni ne rimarkas la eraron post du ekpuŝoj, la ekpuŝulo estas senkulpigita je la eraro kaj rajtas daŭrigi la ludon sen puno. Estas la devo de la ekpuŝulo kontroli, ke ĉiuj globoj estas ĝuste lokigitaj antaŭ ol li komencas ludi. Se li komencas ludi spite al fakto, ke kolorigita globo ne estas ĝuste relokigita, tio estas eraro kiam ajn la eraro estas malkaŝata dum, kiam la ludanto regas la ludtablon. Gajnitaj poentoj antaŭ la malkaŝo de la eraro restas ĉe la ludanto, kiu regis la tablon.
* 11. Kiam ne troviĝas ruĝaj globoj sur la tablo, la ekpuŝulo devas enpoŝigi la kolorigitajn en la sekva vicoordo 2.3.4.5.6.7. Post enpoŝigo oni ne remetas la kolorigitan globon. Pri la nigra globo (valoro 7 poentoj) estas escepto, se la ludantoj ricevis saman nombron da poentoj.
Erare enpoŝigitaj ruĝaj globoj ne estas relokigotaj, sed restas en la poŝo. Kolorigitaj globoj estas relokigotaj je erara enpoŝigo.
Ruĝa celglobo, kiu forlasas la ludtablon ne estas relokigota, kaj la ekpuŝulo faris eraron. Kolorigitaj globoj estos relokigitaj.
Linio 137:
 
'''Puŝekpuŝo.'''
Puŝekpuŝo estas eraro, kiu okazas, kiam '''(1)''' la pinto de la ekpuŝa bastono havas kontakton kun la blankglobo, kiam tiu tuŝas la celglobon, '''(2)''' la pinto de la ekpuŝa bastono tuŝas la blankglobon, post kiam ĝia moviĝo antaŭen komenciĝis. Je kazo, ke la blankglobo kaj la celglobo preskaŭ tuŝas unu la alian kaj la blankglobo nur etete, la ekpuŝo estu taksata kiel ĝusta ekpuŝo.
 
'''Maltrafo.'''
Linio 146:
 
'''Eraroj.'''
* 1. Se ludanto faras eraron, tiu devas doni poentojn al sia kontraŭulo kaj je postulo de la kontraŭulo daŭrigi la regadon de la tablo. Se tia postulo estas farata, ne eblas nuligi tiun decidon.
* 2. Se pli ol unu eraro okazas je la ekpuŝo, la punpoento estu tiu, kiu donas la plej altan valoron.
* 3. Iu ajn kolorigita globo, kiu ne kuŝas sur sia elirpunkto, restu sur sia loko, krom se la globo forlasis la tablon. Tiam la kolorigita globo estu metata sur sian ĝustan elirpunkton.
 
'''Punpoentoj je eraroj.'''
Kiam ludanto faras eraron li ricevos punpoentojn, minimume 4 kaj maksimume 7.
* '''1.''' La sekvaj punktoj priskribas erarojn, kiuj rezultas je kvar (4) punpoentoj aŭ la pli alta valoro indikita de la valoro de la celglobo.
* a) Nova ekpuŝdo kiam la globoj ankoraŭ estas moviĝantaj post antaŭa ekpuŝo.
* b) La blankglobo pli ol unufoje karambolas kun la celglobo.
* c) Neniu el la piedoj de la ekpuŝulo restas sur la planko.
* d) Puŝulo ludas spite ke li ne rajtas ludi.
* f) Puŝulo faras eraron je ekpuŝo "enmane" ene de la Duoncirklo.
 
Eraroj je ekpuŝo kun rezulto ke:
* g) La blankglobo ne trafas iun el la ludeblaj globoj.
* h) La blankglobo estas enpoŝigita (transpaŝo de la blankglobo).
* i) La blankglobo estas snukita post decido pri "libera globo".
* j) La blankglobo estas saltigata super barantan globon.
 
* '''2.''' Punpoentoj laŭ la valoro de la celglobo je puŝo kaŭzanta ke:
* a) Globo kiu ne estas ludebla estas poŝigita.
* b) La blankglobo unue trafas globon kiu ne estas ludebla.
* c) Okazas puŝekpuŝo.
* d) Karambolo kun globo kiu ne estas ĝuste relokigita.
* e) Globo estas tuŝita per iu ajn aĵo ol per la pinto de la ekpuŝbastono.
* f) La ekpuŝo igas globon forlasi la ludtablon.
 
* '''3.''' Se du globoj samtempe estas tuŝataj, la punpoento estas tiu de la globo kun plej alta valoro, krom se temas pri du ruĝaj aŭ "libera globo" kaj la celglobo.
 
* '''4.''' Puno de sep punpoentoj se:
* a) Post enpoŝigo de ruĝa globo la puŝulo ne indikas, kiun el la kolorigitaj globoj kiu estos la celglobo.
* b) Uzas globon, kiu ne troviĝas sur la ludtablo.
* c) Enpoŝigas du ruĝajn globojn, unu post la alia.
* d) Utiligas iun alian globon ol la blankglobon kiel blankglobo.
 
 
'''*1)''' La aldona artikolo baziĝas je la angla informpaĝo: http://en.wikipedia.org/wiki/Snooker
 
[[Kategorio:Bilardo]]
 
{{LigoElstara|sl}}
{{LigoLeginda|bs}}
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|lt}}
{{Link FA|nl}}
{{LigoElstara|sl}}