Vintra milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 52 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q134949)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: fy:Winterkriich estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 16:
| perdoj2= 126,875 mortigitoj aŭ perditoj<br />264,908 vunditoj<br />3,100 militkaptitoj
|}}
La '''Vintra milito''' ([[Finna lingvo|finne]] ''talvisota,'' [[Sveda lingvo|svede]] ''vinterkriget,'' [[rusa lingvo|ruse]] ''Зимняя война'' aŭ ''Советско-финская война'') estis milito inter [[Sovetunio]] kaj [[Finnlando]], kiu daŭris de la [[30-a de novembro]] [[1939]] ĝis la [[13-a de marto]] [[1940]].
 
== Kaŭzoj kaj komenco ==
En la [[Soveta-germana kooperado|Hitler-Stalin-Pakto]] de [[1939]], Finnlando, [[Estonio]] kaj [[Latvio]] estis konsiderataj kiel landoj apartenantaj al la sovetia influzono. En [[aŭtuno]] de 1939 Sovetunio postulis de Finnlando ĉirkaŭan teritorion ĉe [[Leningrado]] (''[[Karela terkolo]]'') kun la novaj fortikaĵoj de ''[[Mannerheim-linio]]''. Tiun teritorion Sovetunio bezonis laŭdire por defendi Leningradon kaj ofertis por tio kiel ŝanĝon parton de Nord-[[Karelio]]. Finnlando rifuzis la proponon, la [[Ruĝa Armeo]] ekatakis la landon la [[30-a de novembro|30-an de novembro]] [[1939]], sed Finnlando je mirigo de la mondo sukcese defendis sin (per armila helpo de la mondo).
 
Sovetunio asertis jam 3 tagojn antaŭ la ekatako, ke la finna [[artilerio]] atakis ties patrolon. La finna [[registaro]] rifuzis, kontestis tion kaj deziris pliajn pritraktojn. Sovetunio neglektis la pliajn [[diplomatio|diplomatiajn]] klopodojn kaj rompis la [[neagresa pakto|neagresan pakton]]? de [[1932]]. Pli poste montriĝis, ke la soveta intenco estis – kun aprobo de Hitler-Stalin-pakto – la tuta okupo de Finnlando kaj [[Baltiko]] (por fondi sur la tuta teritorio de Finnlando kaj Karelio [[Karela-Finna Soveta Respubliko|Karela-Finnan Sovetan Respublikon]] kadre de Sovetunio, kiu estis fondita "inercie" en 1940 surbaze de nur Karelio).
 
La finna armeo estis mobilizita, sed tre malbone ekipita per armiloj. La armeo konsistis el 130.000 homoj (pli poste entute 160.000) kun malnova milita tekniko, nesufiĉa [[municio|municiaj]] rezervoj kaj 40 [[tanko]]j, kiuj devis kontraŭbatali la sovetian fortosuperecon. La Ruĝa Armeo havis por la atako 23 [[divizio (armeo)|diviziojn]] kun 525.000 homoj kaj pli ol 2.000 tankojn, ĉ. 800 flugmaŝinojn kaj la minacan ''Baltan Floton'' ĉe la suda marbordo de Finnlando. Aliflanke la granda forto de sovetia armeo estis, kiel evidentiĝis, malbone preparita por milito en severaj vintraj kondiĉoj, grava elcentaĵo de pereintaj soldatoj estis frostiĝintoj.
 
== La milito ==
Linio 37:
La [[aermilito]] estis komence regata tute de la sovetianoj. La finnoj havis komence de la milito nek bonajn [[ĉasaviadilo]]jn, nek efikajn [[kontraŭaviadila defendo|kontraŭaviadilajn]] pafilojn, tiel la ĉefurbo [[Helsinki]] staris antaŭ la bombardado sen defendo. La malmultaj finnaj aerunuoj (150 flugmaŝinoj) faris ĉion por bombardi la rusan apogejojn kia [[Murmansk]] kaj eĉ urbojn kia [[Leningrad]].
 
Kiam januare de 1940 pligraviĝis malkonvena vetero en Nord-Eŭropo, la ''Ruĝa Aerfloto'' venis en embarason kaj la finnoj kaŭzis gravajn damaĝojn ĉe la sovetaj bombardiloj. Menciinde estas, ke la finnan aertrupojn helpis multaj aviadiloj, kiuj venis el landoj kiaj [[Francio]], [[Sud-Afriko]], [[Italio]] aŭ [[Britio]].
[[Dosiero:Winter-War-Overview.png|thumb|right|Direktoj de la atakoj de la Ruĝa armeo kaj la grandaj batalgrupoj ambaŭflanke.]]
 
La sovetianoj uzis unuafoje en la historio de Ruĝa Armeo [[paraŝutisto]]jn en la finna landinterno. Tiuj provoj malsukcesis, la saltantaj soldatoj jam estis pafitaj enaere kaj suferis gravajn perdojn.
 
Februare la atakantaj fortoj provis denove trabati la Mannerheim-linion, sed la pluraj sovetaj provoj estis malsukcesaj. Kelkajn tagojn poste ([[13-a de februaro]]) sekvis la dua ofensivo, kiu estis jam sukcesa kaj la finnaj fortoj devis retiriĝi al [[Viborg|Viipuri]]. Ĝis la [[7-a de marto]] kreskis la perdoj de la defendantoj ĝis 24.000 mortintoj, tiel oni decidis ekkontrakti pri [[armistico]] kun [[Moskvo]]. La nova rusa komandanto [[Semjon Konstantinoviĉ Timoŝenko]] kuntiris grandegan artilerian forton, kiu detruis la defendajn liniojn per 300.000 [[grenado]]j je tago. La milito finiĝis la [[12-a de marto|12-an de marto]], nelaste pro mismoraliĝo de sovetiaj soldatoj, kiuj nek komprenis la celojn de la milito, nek estis bone preparitaj por ĝi, nek havis senteblajn sukcesojn.
 
== Apogo el eksterlando ==
Linio 59:
 
Sekvoj de Vintra milito estis la jenaj tri aferoj:
* abrupta malaltiĝo de la reputacio de [[Ruĝa Armeo]],
* reorganizo kaj pluraj plibonigoj en Ruĝa Armeo, forigo de Voroŝilov el ties komandado (kelkaj fakuloj opinias, ke sen tiuj rimedoj Ruĝa Armeo estus en la jaro [[1941]] diserigita kaj [[Sovetunio]] estus likvidita fare de nazioj kaj iliaj aliancanoj),
* ĝi sigelis sorton de [[Norvegio]], ĉar ĝi konvinkis [[Hitler]]on pri malkomplezemo de [[Francio]] kaj [[Britio]] respekti la neŭtralecon de Norvegio kaj do neceseco konkeri [[Danio]]n kaj Norvegion.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Batalo ĉe Suomussalmi]]
 
Linio 70:
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.kniivila.net/?p=109 La Vintra milito 60 jarojn poste]
* [http://www.kolumbus.fi/veli.hamalainen/Mondmilito.htm en Eo pri la dua Mondmilito en Finnlando]
{{el}} [http://www.slba.se/cgi-bin/externfilmerna.cgi/finska_vinterkriget_red.aŝ Sveda filmeto pri la milito en formato AŜ] - vi povas malfermi ĝin ekz. pere de [[VLC]]
* http://www.mannerheim.fi/10_ylip/d_talvis.htm
Linio 93:
{{LigoLeginda|en}}
{{LigoLeginda|fi}}
{{LigoLeginda|fy}}
{{LigoLeginda|no}}
{{LigoLeginda|ru}}