Juiz de Fora: Malsamoj inter versioj

2 229 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
Juiz de Fora tiel nomiĝas ĉar urboj kie ne estis juĝistoj propraj ricevadis eksterajn juĝistojn, indikatajn de la Portugala Reĝa Krono, kiam necese; laû loka onidiro, unu el tiaj juĝistoj gastiĝis en bieno de la regiono, bieno kies ĉirkaûaĵoj vidis la fondonde la urbo "Santo Antônio do Paraibuna"(Sankta Antono de la Paraibuna),Paraibuna estas rivero trairanta la urbon,postenomata "Juiz de Fora" (Ekstera Juĝisto),eble celante omaĝi tiun juĝiston.
 
Sudoriente en la Ŝtato Minas Gerais, ĉe la bordoj de la RiveroParaibuna, sur la pozicio 21º45'09"S/43º21'06"W, Juiz de Fora havas ĉirkaŭ 500 mil loĝantojn,Produkton Enlandan Malnetan(PEM),per capita, de R$ 6.200,00 kaj ties vivespero estas unu el la plejgranda de nia lando.Ĝia vivkvalitohavas reliefan nivelon en la ŝtato.
 
La klimato estas altaĵtropika; ĝi estas 678m super la maro.Kelke da arbaraj rezervoj proksimaj al laurbareo faras ĝian klimatonsignife agrabla.Oni povas atingi ĝin aûtomobile kaj aûtobuse, ekde multaj urboj(180 Km, kaj São Paulo(460 Km).Ĝia flughaveno distancas 9 Km de la urbocentro.
 
Ene, oni povas uzi plurajn aŭtobusajn liniojn kaj taksion.La urbocentro estas ligita al la publika stacidomo per du aŭtobusaj linioj.
 
Estas diversaj hospitaloj kaj kliniloj, publikaj aŭ ne.
 
Ĝi estas tre sekura urbo;eble unu el la plej sekuraj en la ŝtato.
 
La kultura vivo de Juiz de Fora estas riĉa kaj ne mankas oportunoj, kaj por simpla amuziĝo kaj por altnivelaj kulturaj spertoj.Multe da teatroj,muzikssalonoj kaj kinejoj kreas tiajn oportunojn: bonaj kaj modernajn filmoj,teatraĵoj interesaj, muzikfestivaloj, klasikaj aŭ ne, estas kutime prezentataj.Multaj eventoj, kulture riĉaj, kreas etoson de kultura diverseco, plaĉantaj al ĉiaj preferoj.
 
La Publika Federala Universitato(UFJF) estas Landa Grava Eduka Institucio, ekde multe donante al Brazilo artistojn, sciencistojn diversajn,kuracistojn,inĝenierojn,advokatojn,politikistojn,ktp.
 
Turismi en Juiz de Fora kaj ĉirkaŭaĵa regiono estas spertinda.
 
La okupadmaniero de ĝia urbareo estis komence determinita de geografiaj karakteroj kaj historiaj faktoj:la Monto de la Imperiestro kaj la Rivero Paraibuna determinis ĝian komencan geometrion; la anktiva ŝoseo Paraibuna originis la nunan Avenida Rio Branco; la ŝoseo União e Indúsria, inaŭgurita en la jaro 1861,originis parton de la nuna Avenida Getúlio Vargas.Tiuj du avenuoj,kun la Strato Espírito Santo, formas areon kie naskiĝis kaj estas urbaj ĉefaj nkleoj de povo,komerco kaj kulturo.
 
La urbo enhavas muzrojn, parkojn kaj belvederon, biologian rezervon,akvobaraĵon kaj ĝardenonojn;vizitataj, tiaj lokoj ne nur havigas amuztempon,sed ankaŭ sanon kaj trankvilecon.
 
Urbocentre oni vidas Panelon de Portinari, la fama Brazila Pentristo; estas placo kun historiaj konstruaĵoj; estas kulturdomo kaj aliaj institucioj kie oni povas kulti al la intelekto.
 
Belaj kaj interesaj komercaj centroj kompletigas la turisman enan promenon.
 
Mnĝi en Juiz de Fora estas programo indega,ĉar estas multe da restoracioj, kie oni povas gustumi regionajn pladojn kaj aliajn el aliaj landpartoj.
 
Drinkejo kaj noktaj domoj ankaŭ partoprenas en la urba itinero.
 
Pluraj hoteloj,diversprezaj kaj diverslokaj, garantias la ripozon kaj sekurecon de la aktiva turisto.
 
 
 
 
Sennoma uzanto