Margrafo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
 
== Franka imperio ==
Origine do temis pri [[mezepoko|mezepoka]] [[nobelo|nobela]] titolo de [[grafo]] kiel reĝa aŭ imperiestra funkciulo, kiu [[feŭdo|feŭde]] regis markion, do regionon aŭ provincon, kiu konsistigis limparton de imperio. Komence temis unuavice pri limregiono de la [[franka imperio]] respektive pli poste la [[orientfranka imperio]]. La markioj unuavice havis la taskon defendi la imperiajn limojn kontraŭ armitaj atakoj de ekstere, do laŭ armea politiko havis altan strategian signifon. En la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]] la markgrafojmargrafoj estis imperiaj nobeloj, do ricevis siajn feŭdojn rekte de la imperiestro kaj koresponde estis rekte respondece ligitaj al la imperiestro - ili fakte havis la saman rangon kiel imperiaj [[duko]]j.
 
Post la disfalo de la [[franka imperio]] la franka nobela titolo plu estis uzata en pluraj landoj de Eŭropo, kaj "elportiĝis" al pliaj landoj kiuj neniam estis parto de la franka regno: En pluraj [[latinida lingvaro|lingve latinidaj]] ŝtatoj de Eŭropo kaj en la de [[Normanoj|normanaj]]-[[Francio|francaj]] tradicioj influita reĝlando [[Anglio]] uziĝis kiel nura nobela titolo sen funkcio regi armee signifan limregionon.
Linio 18:
 
== Italio ==
En [[Italio]] kontraŭe la titolo ''marchese'' longe ja rilatis al la regado de Markio, do de lima teritorio necesa por defendado de centra imperio. La plej konata teritorio ankoraŭ nuntempe havas la nomon [[Markio]], sed estis pliaj markgraflandojmargraflandoj, kiel ekzemple la "Marca di [[Torino]]" ekde la mezo de la [[10-a jarcento]]. Konsekvence, la titolo en Italio longe havis altan signifon kaj renomon.
 
== Vidu ankaŭ ==