Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 48:
 
La tinama familio montriĝis [[monofiletika]].<ref name = "Harshman"/> Filogenomikaj studoj identigis ĝin kiel [[frata grupo]] de aŭstralaziaj kaj oceanaj Strutoformaj (ekz. la [[kazuaroj]], [[emuoj]], kaj [[kivioj]]), dum la sudamerikaj [[reaoj]] kaj la afrika [[struto]] estus sinsekvaj ekstergrupoj.<ref name = "Harshman">Harshman, J, et al. (2008)</ref><ref>Hackett, S. J., et al. (2008)</ref> Priserĉado publikita en 2010 trovis, ke la plej prsokimaj Strutoformaj kuzoj de tinamoj estas la formortintaj [[moaoj]] el Novzelando, kaj ke la moaoj estas pli diste rilataj al emuoj kaj al kazuaroj ol oni antaŭsupozis.<ref name="Phillips">Phillips, ''et al.'' (2010)</ref>
 
===Fosilia registraro===
Flugokapablaj [[Litornitedoj]] el la [[Paleoceno]] kaj [[Eoceno]] ŝajne estis laŭstrukture la plej similaj prauloj de la tinamoj, kaj povus esti kaj ties prauloj kaj de la Strutoformaj, kvankam ties preciza rilataro ne klaras.<ref name=adw>{{cite web |url= http://animaldiversity.ummz.umich.edu/accounts/Tinamiformes/ |title=Tinamiformes (on-line) |accessdate=2013-06-15 |work=Animal Diversity Web |first=Laura |last=Howard |publisher=University of Michigan Museum of Zoology |year=2003 }}</ref><ref>{{cite journal |author=Phillips, Matthew J.; Gibb, Gillian C.; Crimp, Elizabeth A.; & Penny, David |year=2010 |title= Tinamous and Moa Flock Together: Mitochondrial Genome Sequence Analysis Reveals Independent Losses of Flight among Ratites |journal=Systematic Biology |volume=59 |issue=1 |pages=90–107 |url= http://sysbio.oxfordjournals.org/content/59/1/90.full |doi= 10.1093/sysbio/syp079 }}</ref> la plej frua certa fosilia materialo el Tinamoformaj datas el [[Mioceno]].<ref name=bertelli2005/>
 
Oni trovis kelkajn tinamajn fosiliojn en kuŝejoj de Santakruza epoko de 16–17 milionoj da jaroj de komenca al meza [[Mioceno]] kaj en la samtempa aŭ iom pli aĝa kuŝejo Pinturas, en la [[Santa Cruz (Argentino)|Santakruza Provinco]] de la [[Argentino|argentina]] [[Patagonio]], inklude tinaminedon, ''[[Crypturellus reai]]''.<ref name=chandler>{{cite journal |author=Chandler, Robert M. |year=2012 |title=A New Species of Tinamou (Aves: Tinamiformes, Tinamidae) from the Early-Middle Miocene of Argentina. |journal=Palarch’s Journal of Vertebrate Palaeontology |volume=9 |issue=2 |pages=1–8 |url=http://www.palarch.nl/wp-content/Chandler_2012_A_New_Species_of_Tinamou_from_the_Early_Middle_Miocene_of_Argentina_TERQUA_Proceedings_2011_PJVP_9_2.pdf }}</ref> Asociaj fosilioj indikas, ke la loka [[Paleekologio|paleomedio]] komence de tiu periodo estis karakterizita de humida, subtropika klimato, kun arbara vegetaĵaro, kiu iĝis pli sekaj kaj pli malferma laŭ la tempopaŝo. Kelka el la tinama fosilia materialo ŝajnas intermeza inter la du subfamilioj, sugeste ke la periodo koincidas kun la originoj de la [[Adapta radiado|radiado]] de Noturenoj al etendaj malfermaj habitatoj.<ref name=bertelli2005>{{cite journal |author=Bertelli, Sara & Chiappe, Luis M. |year=2005 |title=Earliest tinamous (Aves: Palaeognathae) from the Miocene of Argentina and their phylogenetic position |journal=Contributions in Science |volume=502 |issue= |pages=1–20 |publisher=Natural History Museum of Los Angeles County |url= http://www.nhm.org/site/sites/default/files/pdf/contrib_science/CS502.pdf }}</ref><ref name=cenizo/>
 
Oni trovis noturenajn fosiliojn referenceblajn al ''Eudromia'' kaj ''Nothura'' en kuŝejo Cerro Azul (blua monteto) de fina [[Mioceno]] el [[La Pampa Provinco|Pampa regiono]] de centra-suda Argentino.<ref name=cenizo>{{cite journal |author=Cenizo, Marcus Martín; Tambussi, Claudia Patricia; & Montalvo, Claudia Inés|year=2012 |title=Late Miocene continental birds from the Cerro Azul Formation in the Pampean region (central-southern Argentina) |journal=Alcheringa: An Australasian Journal of Palaeontology |volume=36 |issue=1 |pages=47–68 |url=http://www.academia.edu/833016/Late_Miocene_continental_birds_from_the_Cerro_Azul_Formation_in_the_Pampean_region_central-southern_Argentina_}}</ref> Tinamoj priskribitaj el materialo de [[Plioceno]] estas ''Eudromia olsoni'' Tambussi & Tonni, 1985, ''Nothura parvulus'' Rovereto, 1914, kaj ''Nothura padulosa'' Mercerat, 1897.<ref name=adw/> La pliocenaj fosiliaj genroj ''Cayetornis'' Brodkorb kaj ''Tinamisornis'' Rovereto estis [[Sinonimo (taksonomio)|sinonimigitaj]] kun ''Nothura'' kaj ''Eudromia'' respektive.<ref>{{cite book |title=Avian Biology, Vol.8 |editor=Farmer, Donald |year=1985 |series= |publisher=Elsevier |location= |isbn=9780323157995 |page=107 |url= }}</ref> Oni trovis fosiliojn havantajn similecojn kun kelkaj nunaj genroj en kuŝejoj de [[Pleistoceno]].<ref name=chandler/>
 
===Specioj===