Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 175:
 
Tinamoj havas aerhavajn [[skeleto]]jn kun [[Karino|sternuma karino]], 16–18 [[Kolvertebraro|kolvertebroj]], kaj fuziitaj [[torakaj vertebroj]].<ref name=adw/> Ili havas feblan [[Kardiovaskula sistemo|kardiovaskulan sistemon]], evidentigita de la verdeca nuanco en la haŭto. Ili havas ankaŭ relative plej malgrandajn korojn kaj pulmojn el ĉiuj birdoj, enhavantaj nur 1.6–3.1% el ties korpopezo, dum la ekvivalento en hejma [[koko]] estas 12%.<ref name=Cabot/> Spite ties malforta flugokablo, la procento de ties korpomaso rilate al [[muskolo]] estas 28.6–40%, kio estas simila al tiu de [[kolibro]]j.<ref name=Sick/> La [[uropiga glando]] estas malgranda kaj tufeca.<ref name=adw/> La masklo havas korktirilforman [[peniso]]n, simila al tiu de [[Strutoformaj]] kaj al la [[duonpeniso]] de kelkaj [[reptilio]]j. La ino havas malgrandan penisecan organon ĉe la [[kloako]] kiu iĝas pli granda dum la [[reprodukta sezono]].<ref name=Cabot/>
 
===Plumaro===
[[File:Crested Tinamou Bronx Zoo.JPG|thumb|Eleganta tinamo – unu el la krestospecioj]]
La plumaro de la familio estas kamufla, kiel kutimas ĉe surgrundemaj birdoj, kun tipaj koloroj game tra malhelbruna, [[rufa]], [[sablokolora]], flaveca kaj griza. Plumaro kutime ne diferencas inter seksoj, sed ĉe kelkaj specioj inoj estas pli brilaj.<ref name="Davies" /> La arbarloĝantoj tendencas esti pli malhelaj kaj pli uniformaj, dum la stepaj specioj estas pli palaj kun pli da strieco aŭ makuleteco.<ref name=Cabot/> Tinamoj havas bone disvolviĝintan [[Lanugo|polvolanugon]]; tio kreskas kontinue kaj disiĝas pinte al polvo kiun la birdo ŝmiras tra la resto de la plumoj pere de [[Memaranĝado|pluma memaranĝado]]. Tio havigas al la plumaro brilan aspekton same kiel akvoprotektas ĝin. Ties vostoj estas mallongaj, foje kaŝe malantaŭ la kovriloj, kaj eble indikas kapablon oferi plumojn al predanto por eskapi kaze de kapto.<ref name=Cabot/> Kelkaj tinamoj havas [[kresto|krestojn]]. Membroj de ''Eudromia'' havas la plej disvolvigitajn krestojn kaj, kaze de ekscitiĝo, ili direktas ilin antaŭen.<ref name=Cabot/>
 
== Referencoj ==