Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 194:
==Distribuado kaj habitato==
===Teritorio===
Tinamoj estas nure [[novtropiko|novtropikaj]] kaj ĉiu el la 47 specioj loĝas en Sudameriko, Meksiko, kaj Centrameriko. La teritorioj de la plej nordaj specioj etendas al [[Meksiko]] sed ne multe pl norde ol la [[Tropiko de Kankro]]. La Ĉilia tinamo estis enmetita en la [[Paskinsulo]].<ref>Jaramillo, A. (2008)</ref> La plej granda koncentro de specioj estas en la tropikoj, kaj ĉefe ĉe la [[Amazona Baseno]].<ref name=Cabot/> Norde ili tendencas esti arbaraj birdospecioj, dum sude ili preferas malfermajn habitatojn. Tinamoj formas la hegemonian grupon de surteremaj birdoj en Sudameriko, kie ili ege anstataŭas la [[Kokoformaj]]n ekologie, kaj neniu alia birdofamilio tie havas kompareblan diversecon, distribuadon, aŭ taŭgecon de habitataj adaptoj.<ref name=Cabot/> [[Reaoj]] troviĝas nur en malferma kamparo, [[kurazaojmutuo]]j kaj [[kracedoj]] estas ĝenerale limigitaj al arbaroj, kaj la [[Fazanedoj|fazana familio]] estas reprezentata nur de kelkaj specioj en la nordo de la regiono.
 
Ili loĝas en ampleksa gamo de habitatoj. Membroj de la genroj ''Tinamus'', ''Nothocercus'', kaj ''Crypturellus'' loĝas en densaj arbaroj, ''Nothocercus'' preferas altajn altitudojn, kaj membroj de plej aliaj genroj en herbejoj, [[Punao (vegetaĵaro)|punao]], [[Montano (ekologio)|montararbaroj]], kaj [[savano]]. ''Tinamotis'' kaj ''Nothoprocta'' preferas altaltitudajn habitatojn,<ref name="Davies" /> ĝis 5,000 m,<ref name=Cabot/> dum la aliaj stepotinamoj havas ampleksan altitudan gamon. Tinamoj loĝas ĉe plej partoj de Suda kaj Centra Ameriko, same kiel ĉe tropikaj regionoj de Meksiko, kun la escepto de akvaj, neĝokovritaj kaj vere dezertaj habitatoj, kaj la plej suda pinto de [[Patagonio]].
 
== Referencoj ==