Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 197:
 
Ili loĝas en ampleksa gamo de habitatoj. Membroj de la genroj ''Tinamus'', ''Nothocercus'', kaj ''Crypturellus'' loĝas en densaj arbaroj, ''Nothocercus'' preferas altajn altitudojn, kaj membroj de plej aliaj genroj en herbejoj, [[Punao (vegetaĵaro)|punao]], [[Montano (ekologio)|montararbaroj]], kaj [[savano]]. ''Tinamotis'' kaj ''Nothoprocta'' preferas altaltitudajn habitatojn,<ref name="Davies" /> ĝis 5,000 m,<ref name=Cabot/> dum la aliaj stepotinamoj havas ampleksan altitudan gamon. Tinamoj loĝas ĉe plej partoj de Suda kaj Centra Ameriko, same kiel ĉe tropikaj regionoj de Meksiko, kun la escepto de akvaj, neĝokovritaj kaj vere dezertaj habitatoj, kaj la plej suda pinto de [[Patagonio]].
 
===Ekologio===
[[File:NothuraDarwiniiSmit.jpg|thumb|Darvina noturo okupas altaltitudajn herbejojn.]]
Kutimara kaj ekologia separado de tinamospecioj evidentiĝas, kie ties teritorioj koincidas, pro uzado de diferencaj manĝoresursoj kaj okupado de limigitaj mikrohabitatoj. Tiuj mikrohabitatoj ne estas ĉiam facile identigeblaj, kaj estas tre vundeblaj al mediaj ŝanĝoj. Kelkaj specioj, kiaj la [[Ruĝflugila tinamo]], uzas multajn habitatojn kiaj malfermaj [[savano]]j de [[Amazonio]] kaj sekaj valoj de [[Andoj]]. Simile la [[Bruna tinamo]] loĝas kaj en la [[Amazona Baseno]] kaj en la humidaj montararbaroj de la deklivaroj de Andoj.<ref name=Cabot/>
 
[[Panamo]] havigas ekzemplojn de ekologia separado. La [[Montotinamo]] okupas la altajn terojn tra la tuta lando. La [[Granda tinamo]] preferas la [[pluvarbaro]]jn de la deklivaroj. Ankaŭ la [[Ĉokotinamo]] ŝatas la pluvarbarojn, sed ĝi estas limigita al la sudoriento de la lando. Fine la [[Eta tinamo]] troviĝas en densa duaranga arbaro ĉu ĉe la deklivaro de Pacifiko aŭ de Atlantiko super 1,000 m. Grandodiferenco permesas la kunloĝadon de la [[Ruĝflugila tinamo]] kaj de la [[Makultinamo]], ĉar ambaŭ okupas la saman habitaton de [[Brazilo]], nome [[Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj|tropika savano]]. La unua preferas longherbajn [[paŝtejo]]jn, dum la lasta preferas mallongajn herbojn.<ref name=Cabot/>
 
Pliaj ekzemploj de tia diverseco troviĝas ĉe Andoj, kie malgranda [[subspecio]] de [[Darvina noturo]], nome ''Nothura darwinii boliviana'', loĝas en herbejoj de ĉirkaŭ 2,000 m super [[marnivelo]]. Tie loĝas ankaŭ la Ruĝflugila tinamo kiu preferas malferman grundon kun iome da [[arbustaro]], kaj la Anda tinamo kiu preferas densan vegetaĵaron ĉe rojoj. Ties habitato etendas supren tra arbaroj de ''Polylepis'' al [[Punao (vegetaĵaro)|punaaj herbejoj]]. En punao estas alia subspecio de Darvina noturo, nome ''Nothura darwinii agassizii'', kiu preferas [[herbotufo|herbotufajn herbejojn]]. Ankaŭ en punao estas la [[Ornamtinamo]] kiu ĉeestas rokajn deklivojn kaj klifojn kun arbustaro de ''Parastrephia lepidophylla'' aŭ ''tola''. Pli alte en punao estas la [[Punaa tinamo]], loĝanta ĝuste sub la [[neĝolinio|neĝolinio]] ĉe 5,300 m same kiel en duondezertoj de suda [[Altiplano]].<ref name=Cabot/>
 
== Referencoj ==