Intelekta malkapablo: Malsamoj inter versioj

→‎Simptomoj: la mezurado de la intelekto
(→‎Simptomoj: la plej evidentaj simptomoj)
(→‎Simptomoj: la mezurado de la intelekto)
==Simptomoj==
La plej evidentaj simptomoj estas la lernaj problemoj, kaj la tre malrapida evoluo de la infano sentimente, intelekte kaj sociale, kaj la malbona kapablo de la abstraktado. La intelektan malkapablon karakterizas en la infaneco malbonaj motoraj kaj lingvaj kapabloj, en la adolto multe subaveraĝa intelekto. Ĝi ofte akompanas aliajn perturbojn, ekzemple autismon, lernajn perturbojn, denaskajn malformojn de la cerbo, problemojn de la movado kaj la uzado de la lingvo. Ĝi ankaŭ efikas al la komunikado kaj la manipulado de la sentimentoj.
 
La intelekte malkapabluloj povas vivi tiom da jaroj, kiel la kapabluloj. Se la intelekta malkapablo estas kaŭzita de ia simptomo, la malsanulo havas aliajn sanajn problemojn, kiuj mallongigas la vivon.
 
Ankaŭ intelekte kapabluloj povas ŝajni intelekte malkapabla pro la cirkonstancoj, kiel manko de la amo, milito, neglekto, submotivado aŭ manko de la lerno. Oni nomas la subjekton pseŭdodebilan.
Estimi la inteligencion de la [[muteco|mutuloj]] estas tre malfacila por ilia malefektiva komunikado. Ankaŭ la ekspertoj eraras ofte kaj ege, ĉar malestas la ĉefa komunika medio.
 
Oni mezuras la intelekton per testoj de la inteligento. Oni ne povas fari testojn, kiuj estus sendependa de la kulturo. En la historio kaj en iuj lokoj oni facile misuzis, aŭ misuzas tiujn testojn, se mezuras la intelekton de la enmigrantoj, aŭ malplimultuloj, kiuj vivas laŭ ilia propra kulturo, kiu ege diferencas de la kulturo de la plimulto.
1 751

redaktoj