Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 205:
 
Pliaj ekzemploj de tia diverseco troviĝas ĉe Andoj, kie malgranda [[subspecio]] de [[Darvina noturo]], nome ''Nothura darwinii boliviana'', loĝas en herbejoj de ĉirkaŭ 2,000 m super [[marnivelo]]. Tie loĝas ankaŭ la Ruĝflugila tinamo kiu preferas malferman grundon kun iome da [[arbustaro]], kaj la Anda tinamo kiu preferas densan vegetaĵaron ĉe rojoj. Ties habitato etendas supren tra arbaroj de ''Polylepis'' al [[Punao (vegetaĵaro)|punaaj herbejoj]]. En punao estas alia subspecio de Darvina noturo, nome ''Nothura darwinii agassizii'', kiu preferas [[herbotufo|herbotufajn herbejojn]]. Ankaŭ en punao estas la [[Ornamtinamo]] kiu ĉeestas rokajn deklivojn kaj klifojn kun arbustaro de ''Parastrephia lepidophylla'' aŭ ''tola''. Pli alte en punao estas la [[Punaa tinamo]], loĝanta ĝuste sub la [[neĝolinio|neĝolinio]] ĉe 5,300 m same kiel en duondezertoj de suda [[Altiplano]].<ref name=Cabot/>
 
===Movoj===
[[File:CrypturusBoucardiSmit.jpg|thumb|Ardezbrustaj tinamoj troviĝas en tropikaj arbaroj de malaltaj teroj]]
Tinamoj estas tre sedentaj birdoj. Arbarloĝantaj tinamoj moviĝas mallongdistance se klimataj kondiĉoj, kiaj intensa pluvo, inundo aŭ sekeco devigas al tio. Plej amazoniaj specioj moviĝas inter arbaroj de “varzea” kaj seka tero depende el la akvoniveloj. La [[Punaa tinamo]] okupas altajn bordojn de Andoj sed, dum malbona vetero, moviĝas suben al valaj grundoj.
 
Arbaraj specioj, kiaj la Ardezbrusta tinamo, havas grandajn hejmajn teritoriojn tra kiuj ili moviĝas laŭ ŝajne hazardaj modeloj. La masklo de Makistinamo havas hejman teritorion de 20 ha, sed foje vagadas for al tiu de najbaroj. Inoj vagadas tra la teritorioj de multaj maskloj. La [[Ornamtinamo]] loĝas ĉefe supren en monteta punaa herbejo sed moviĝas ĉiumatene al subo de deklivoj por manĝi kaj trinki. Grenovoraj specioj moviĝas ĉiutage al grenkampoj kaj kelkaj, kiaj la Darvina noturo, restas en la kampoj ĝis ne restas tie manĝo. Sudaj specioj de malferma kamparo havas teritoriojn nur dum la reprodukta sezono kaj je aliaj epokoj ŝajne vagadas hazarde.<ref name=Cabot/>
 
== Referencoj ==