Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 214:
==Kutimaro==
Tinamoj formas unu el plej surteremaj grupoj de flugantaj birdoj, kiuj pasas praktike sian tutan tempon surgrunde. Ili piediras silente, paŭante ofte meze de paŝo. Kiam eventuala minaco estas detektita, tinamo tipe frostiĝas en unu aŭ du sintenoj, ĉu kaŭre aŭ havante kolon etende supren.<ref name=Cabot/> Se eble, ili evitas ekflugi per piedirado aŭ kurado for el danĝero same kiel per kaŝiĝo en densa vegetaĵaro. Ili povas poste paŭzi por observi la kaŭzon de sia alarmo el la kaŝejo.<ref name=Cabot/> Ili kasiĝas ankaŭ en [[nestotruo]]j.<ref name=Cabot/> Ties kamufla kutimaro permesis ilin survivi aŭ eĉ progresi en areoj kie [[Penelopenoj]] estis formortigitaj.
 
===Flugo===
Malkeil la rilataj [[Strutoformaj]], tinamoj povas flugi, kvankam malmulte kaj nevole, kaj preferas piediri aŭ kuri. Kaze de devigo al aero, ili faras tion nur por mallongaj distancoj kaj rapide. Ties malgrandaj flugiloj havigas al ili altan [[flugilŝarĝo]]n. Ili ekflugas per rapida kaj brueca flugilfrapado, ĝis ili akiras sufiĉan alton, poste glitas flanken, per eventuala plua eko de flugilfrapado.<ref name="Davies"/> Pro manko de [[vosto]] kiu funkciu kiel direktilo aŭ kontraŭpezilo, tinamoj estas rimarkinde mallertaj por direkti. Ili ofte frapas aĵojn dum klopodo ekflugi, foje kun teruraj konsekvencoj. Ili rare flugas pli ol 150 m kaj tipe faras tion subendeklive kiam la tereno permesas ĝin. Ili surteriĝas laŭ rekta sinteno kun suprenetenda kolo.<ref name=Cabot/> Kekaj specioj surteriĝas kure. La [[Makistinamo]] plenumas akran 90° turnon tuj antaŭ surteriĝo.<ref name=Cabot/>
 
== Referencoj ==