Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 296:
===Predantoj===
Tinamopredantoj estas [[felisedoj|katoj]], [[vulpo]]j, [[lavurso]]j, [[musteloj]], [[irarao]]j, kaj [[didelfedoj]]. Legendoj parolas pri [[jaguaro]]j kiuj imitas la tinamajn alvokojn por trompi kaj kapti ilin.<ref name=Cabot/><ref name=Sick/> Nestoj estas vundeblaj de [[serpento]]j, [[simio]]j kaj didelfedoj. Oni vidis iam [[Mirmekofago|gigantan formikulon]] en la insulo [[Marajó]] ĉe la elfluo de rivero [[Amazono]] rompanta tinamovojn. Oni vidis ankaŭ [[Mikrasturoj|mikrasturon]] kaj [[Oranĝecbrusta falko|oranĝecbrustan falkon]] ĉasantaj ilin, kaj [[vampirvesperto]]j suĉas ties sangon.<ref name=Sick/>
 
==Rilato kun homoj==
 
===Mitologio===
Tinamoj setliĝis en la [[folkloro]] kaj legendaro de la [[Indianoj|indiĝenaj popoloj de Suda kaj Centra Ameriko]]. Arbaraj triboj de [[Brazilo]] kaj [[Kolombio]] kredas, ke la [[jaguaro]] imitas la alvokon de la [[Granda tinamo]] por allogi kaj kapti ĝin. Rakonto de la [[Guahiboj]] rakontas pri juna homo veturanta per [[kanuo]] kiu klopodis lokigi alvokantan tinamon. Kiam li alproksimiĝis al la bordo li suspektis pri la maltimideco de la alvoko kaj reeniris ĝuste kiam jaguaro ekeliris el la vegetaĵaro.
 
Panamana tradicio asertas, ke post la "[[Granda Deluvo]]", la Granda tinamo timiĝis el la brilaj koloroj de la [[ĉielarko]]. Li forflugis el ĝi kaj el la resto de la animaloj, direkte al plej malhela parto de la arbaro, kie li restas ekde tiam.
 
Brazila legendo klarigas la separon de la [[Ruĝflugila tinamo]] kaj la [[Krispa tinamo]]. La historio startas el kiam ambaŭ birdoj estis nesepareblaj, ĉar ili faris ĉion kune. Unu tagon ili kverelis kaj disiĝis. La Krispa tinamo iris al la plej profunda malhelo de la arbaro, kaj la Ruĝflugila tinamo por iĝi diferenca iris al la herbejaj ebenaĵoj. Unu tagon, la Krispa tinamo tristiĝis kaj sentis sin sola, iris al la arbarbordo kaj alvokis sian malnovan amikon "ĉu ni kuniĝu?" dum la Ruĝflugila tinamo respondas "kun mi, neniam denove". Tiu historio klarigus kiam ili tiom ofte estas aŭdataj sed rare vidataj.
 
== Referencoj ==