Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 317:
 
Multaj sudamerikaj [[bestoĝardeno]]j havas tinamojn, same kiel kelkaj privataj bienoj. Ekzemploj de kaptiva bredado estas la Beketa tinamo en [[Minas Gerais]] kaj la Ruĝflugila tinamo en Rio Grande do Sul. La Beketa tinamo montriĝis preta por alhejmigo ĉar la birdoj povas fari 3–4 ovodemetadojn jare kaj estas rezistaj al malsanoj kiujn suferas alhejmigitaj kokoj.<ref name=Sick/>
 
===Plagoj===
Kelkaj specioj adaptiĝis al agrikulturaj sistemoj kaj iras al grenkampoj post la rikolto por profiti la restaĵojn; sed ili ankaŭ eniras la kampojn dum la kreskosezono, kaj kolerigas la agrikulturistojn. Kelkaj, ĉefe la [[Ornamtinamo|Ornama]] kaj la [[Anda tinamo]]j, elfosas tuberojn kiaj [[terpomo]]j, dum la Ruĝflugila tinamo kreas similajn problemojn en plantejoj de arakidoj. Tamen kelkaj membroj de ''Nothoprocta'' predas plagajn insektojn sen damaĝi la rikolton. Makulnoturoj estis dokumentitaj manĝantaj herbojn kaj, el 28 animaloj kiuj estis registritaj manĝantaj, 26 estis konsiderataj plagoj.<ref name=Cabot/>
 
== Referencoj ==