Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 320:
===Plagoj===
Kelkaj specioj adaptiĝis al agrikulturaj sistemoj kaj iras al grenkampoj post la rikolto por profiti la restaĵojn; sed ili ankaŭ eniras la kampojn dum la kreskosezono, kaj kolerigas la agrikulturistojn. Kelkaj, ĉefe la [[Ornamtinamo|Ornama]] kaj la [[Anda tinamo]]j, elfosas tuberojn kiaj [[terpomo]]j, dum la Ruĝflugila tinamo kreas similajn problemojn en plantejoj de arakidoj. Tamen kelkaj membroj de ''Nothoprocta'' predas plagajn insektojn sen damaĝi la rikolton. Makulnoturoj estis dokumentitaj manĝantaj herbojn kaj, el 28 animaloj kiuj estis registritaj manĝantaj, 26 estis konsiderataj plagoj.<ref name=Cabot/>
 
===Studado===
La Tinamiformaj estas unu el malplej studitaj ordoj de birdoj spite la fakton ke tinamoj montras rarajn kaj malmulte komprenitajn kutimarajn modelojn. Ili havas masklan patran idozorgadon kiu ne ĉiam asociiĝas kun [[poliandrio]] aŭ seksrola invertado. Ties varia pariĝsistemoj kaj diversaj habitatoj povas, tra komparaj studoj, klarigi kiel ekologiaj diferencoj tuŝas pariĝajn strategiojn. Ĉe kelkaj specioj, inoj kunlaboras por arigi ovarojn por diferencaj maskloj. Tamen, metodologiaj malfaciloj malhelpis kutimaran studaron, ĉefe ĉe arbarloĝantaj specioj, kaj ties sekretema kutimaro kaj kamufla koloraro malfaciligis sekvi ilin por kontinua observado.<ref>{{cite journal |author=Brennan, Patricia L.R. |year=2004 |title=Techniques for studying the behavioural ecology of forest-dwelling tinamous (Tinamidae) |journal=Orntitologia Neotropical |volume=15 (Suppl.) |issue= |pages=329–337 |url=http://gallus.forestry.uga.edu/trg/pdf/Brennan2004.pdf }}</ref> Nur en 2003 oni organizis la unuan sciencan konferencon pri tinamoj ĉe la 7a Novtropika Ornitologia Kongreso, ĉe la [[Nacia Parko Pujehue]], [[Ĉilio]].<ref>{{cite web |url=http://gallus.forestry.uga.edu/trg/index.html |title=Conservation |accessdate=2013-06-03 |work=Tinamou Research Group |first= |last= |publisher=University of Georgia |date= }}</ref>
 
== Referencoj ==