Romainmôtier-Envy: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
 
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Romainmôtier datiĝas el la [[7-a jarcento]] kiel ''monasterio qui […] cognominatur Romanus''. La historio de la vilaĝo Romainmôtier estas konektita kun la historio de la [[Abatejo Romainmôtier]], ĉirkaŭ kiu ĝi estiĝis. La vilaĝo estiĝis el la setlejoj ĉirkaŭ la abatejo. En la jaro [[1266]] ĝi ricevis urborajton. En la jaro [[1323]] la grafo Ludoviko la 2-a de Savojo kreis jaran merkaton, kiu pluekzistis ĝis la jaro 1901. Sub la [[Berno|berna regado]] de [[1536]] ĝis la [[Helveta Revolucio]] de [[1798]] Romainmôtier estis la centro de la samnoma berna Voktejo. <ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2544.php ''Germain Hausmann'': ''Romainmôtier'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-11-09)]</ref>
 
La komunumo Romainmôtier-Envy estis fondita en la jaro [[1970]] per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Romainmôtier kaj Envy.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D45877.php ''Germain Hausmann'': ''Romainmôtier-Envy'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-01-04)]</ref>