Jimi Hendrix: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: en:Jimi Hendrix estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
e Filmore East -> Fillmore East, malmajuskligo de familinomoj
Linio 28:
Li naskiĝis en [[Seattle]], [[Vaŝingtonio]]. Liaj unuaj muzikaj spertoj venis el [[gospelo|gospelaj]] kantoj en [[preĝejo]]. Lia unua muzikinstrumento estis uzita [[ukulelo]], kiun li ricevis en la aĝo de 13 jaroj. Sekvis akustika [[gitaro]] kaj elektra gitaro. Kiel lernanto li unuafoje agis en muzikgrupo ''The Rocking Kings''.
 
En la jaro [[1959]] li forlasis la lernejon por aliĝi al la aerarmeo. Tie, en [[1961]] li konatiĝis kun [[Billy COXCox]], kiu krom servi en la armeo estis muzikisto en [[Nashville]]. Kune ili fondis la grupon ''The Casuals''.
 
Pro dorsaj problemoj Jimi Hendrix en [[1962]] devis forlasi la armeon. Sed aliaj fontoj diras, ke li asertis, ke li estas samseksulo por elarmeiĝi.
Linio 34:
Kun Billy Cox li daŭre havis amikan kontaktojn, kvankam tiu restis en Nashville, dum Jimi la sekvajn tri jarojn turneis i.a. kun [[Little Richard]], [[B. B. King]] kaj [[Supremes]]. En [[1964]] Jimi Hendrix muzikis kun la ''Isley Brothers'' en [[Novjorko]].
 
Plia okupo ĉe ''Curtis Knight and the Squires'' famigis lin en Novjorko: Ed CHALPINChaplin, la manaĝero de la grupo ofertis al la kontrakton. Hendrix subskribis - kaj ricevis antaŭpagon de unu dolaro. Dum tiu ĉi tempo li supozeble unuafoje uzis drogojn kiel [[mariĥuano]] kaj [[LSD]].
 
En la jaro [[1966]] li fondis la unuan muzikgrupon, en kiu li okupis la gvidan rolon: ''Jimi and the Blue Flames''. Li ankaŭ akompanis [[John Hammond Jr]] kaj havis la eblecon, agi kiel solisto.
 
Tiutempe Linda KEITHKeith, la tiama amikino de [[Keith Richards]], konatigis lin kun [[Chas Chandler]]. Tiu serĉis muzikistojn, kies talentojn li povis ekspluati, kaj li rapide ekkonis, ke Jimi Hendrix havis la kvalitojn por fariĝi stelulo en [[Britio]].
 
La [[21-a de septembro|21-an de septembro]] Chandler kaj Hendrix vojaĝis al [[Londono]]. Hendrix konatiĝis kun la tiea muzikistaro kaj fondis kun [[Noel Redding]] kaj [[Mitch Mitchell]] la grupon ''Jimi Hendrix Experience'' (''JHE''). Ili unuafoje prezentis sin en [[Parizo]], en la antaŭprogramo de koncerto de [[Johnny Hallyday]].
Linio 44:
La unua sondisko ''Hey Joe/Stone Free'' en februaro [[1967]] estis inter la kvin plej sukcesaj en Britio. Sekvis turneoj kaj festivaloj (i.a. La [[Monterey Pop Festival]] en junio 1967) kaj pliaj sondiskoj. La lasta komuna koncerto de JHE okazis en februaro [[1969]] en [[Denvero, Koloradio|Denvero]].
 
La jaron 1969 karakterizis tribunaloj (en la pakaĵoj de Jimi Hendrix oni trovis [[heroino]]n) kaj financaj problemoj. Ed CHALPINChaplin publikigis malnovajn sonbendojn el la tempo de la unu-dolara-kontrakto kaj sekve de akuzo pri kopirajto Jimi Hendrix dumtempe ne plu ricevis siajn tantiemojn.
 
Por la [[Woodstock]]-festivalo li kompilis novan muzikgrupon: ''Sky Church'' kun Mitch MITCHELLMitchell, Billy COXCox, Larry LEELee kaj du perkutistoj. ''Sky Church'' aperis kiel kulmino de la festivalo, kaj Jimi Hendrix prezentis la nacian himnon de Usono [[The Star Spangled Banner]], en versio, kiu aŭdebligis la hurladon de la raketoj kaj la morton de la soldatoj.
 
Por rekompensi la postulojn de Ed Chalpin, oni sonbendigis koncerton en [[FilmoreFillmore East]] silvestre 1969/1970. Kun Billy COXCox kaj [[Buddy MILESMiles]] li tiam fondis novan grupon nomatan ''Band of Gypsies''.
 
Dum la sekva tempo li kun diversaj akompanantoj produktis plurajn sondiskojn, kiuj finiĝu al disko kun la provizora titolo ''First Rays of the New Rising Sun''.
Linio 54:
Kun la ''Band of Gypsies'' li turneis tra Eŭropo. Komenco estis kaosa festivalo en la [[Isle of Wight]]. Dum plia festivalo Billy Cox ricevis trinkaĵon kun tiom granda kvanto da narkotiloj, ke pliaj planitaj koncertoj ne plu povis okazi.
 
Matene de la 18-a de septembro 1970 en [[Londono]] oni trovis Jimi Hendrix senkonscia en la loĝejo de sia germana amikino Monika DANNEMANNDannemann. Li ne reatingis la konscion kaj mortis survoje al la hospitalo. Evidente li la antaŭan vesperon uzis grandan kvanton da dormigiloj kaj sufokiĝis de vomitaĵoj.
 
<gallery>