Estonio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
| sendependeco = [[20-a de aŭgusto]] [[1991]] (de [[Sovetunio]])
}}
'''Estonio''' (aŭ '''Estonujo''', [[estona lingvo|estone]] ''Eesti'' aŭ ''Eesti Vabariik'') estas lando en la nordorienta [[Eŭropo]] apud la [[Balta maro]]. Ĝi estas ĉirkaŭata de [[Latvio]] sude, [[Rusio]] oriente, [[Finnlando]] norde (trans la [[Finna golfo]]) kaj [[Svedio]] okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 1940 kaj 1991 Estonio sekve de la [[pakto Ribbentrop-Molotov]] kaj rapida sovetiigo estis [[Estona SSR|unia respubliko]] de [[Sovetunio]]. Kiel sekvo de la senperforta [[Kantanta Revolucio]] ĝerminta ekde [[1989]], inter alieinteralie la civitana demonstracio [[Baltia Vojo]] tra ĉiuj tri landoj de [[Baltio]], la ŝtato la [[20-a de aŭgusto]] [[1991]] formale reakiris sian sendependecon.
 
Estonio membras en [[NATO]] ekde la [[29-a de marto]] [[2004]] kaj en la [[Eŭropa Unio]] ekde la [[1-a de majo]] [[2004]].
 
== Historio ==
Linio 33:
La areon okupis vikingoj, poste danoj, svedoj, rusoj. La dana reĝo vendis la nordajn partojn kaj la insulojn en 1346 al la Germana Kavaliera Ordeno, kiu posedis tiutempe jam Livonion (nunaj sudaj partoj de Estonio kaj Latvio), tiel la germana regado entenis la tutan nunan teritorion.
 
Meze de la 16-a jarcento, oni malfondis la Kavalieran Ordenon kaj la teritorio de Estonio estis denove dividita. La nordajn partojn ricevis Svedio, dum Livonio iĝis parto de Pollando.
 
Post la armistico de Altmark (1629), la poloj devis cedi plimulton de la teritorio al Svedio.
 
Ĝis la 16-a jarcento Estonio estis regata de germanoj. Post la reformacio, ĝis la jaro 1721 ĝin regis Svedio, kaj de tiam, ĝis la unua mondmilito, Estonio apartenis al Rusio. Post la surtroniĝo de Aleksandro la 3-a, komenciĝis forta rusigo (1881).
 
Estonio iĝis sendependa ŝtato fine de la unua mondmilito, lige kun la Rusia revolucio. La landon gvidis demokratie elektitaj koaliciaj partioj inter 1919 kaj 1933. Poste komenciĝis diktatura regado.
 
Sian sendependecon Estonio perdis en 1940 post kiam Sovetio kaj la nazia Germanio dividis la orientan Eŭropon laŭ la traktato Molotov-Ribbentrop. En 1939 Sovetio devigis la tri baltajn landojn akcepti sovetiajn militajn bazojn, kaj kun subteno de la sovetiaj trupoj la lando rapide estis sovetigita.
 
En la parlamentaj elektoj somere de 1940 rajtis partopreni nur kandidatoj de la nova Estona Laborista Alianco, kreita ĉirkaŭ la Estona Komunisma Partio, kiu ankoraŭ printempe de 1940 havis nur 133 membrojn.
 
La [[21-an de julio]] [[1940]] la novelektita parlamento faris decidon pri establo de [[soveta potenco]] en la lando kaj pri formado de la Estona Soveta Socialista Respubliko. Jam la [[22-an de julio]] la parlamento akceptis "Deklaracion pri aliĝo de la Estona SSR al la Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj". La [[23-an de julio]] oni anoncis teron "tutpopola propraĵo" kaj naciigon de bankoj kaj grand-industrio.
Linio 51:
En pluraj landoj la aligo de Estonio al Sovetio estas traktataj kiel okupado (anekso) de Estonio fare de Sovetunio. Aliĝon de la tri Baltiaj ŝtatoj (Estonio, [[Latvio]] kaj [[Litovio]]) al Sovetunio neniam agnoskis jure [[Britio]], [[Usono]] kaj kelkaj aliaj ŝtatoj. En Usono kaj Britio la tutan tempon en la daŭro de la [[Malvarma milito]] plu funkciis oficialaj ambasadejoj de la Baltiaj ŝtatoj.
 
Germanio atakis Sovetion en junio 1941 kaj la germanaj trupoj atingis Estonion jam en julio. En la jaroj [[1941]]-[[1945]] Estonio estis okupita de la nazia Germanio. Dum la germana okupacio estis ekzekutitaj proksimume 6.000 loĝantoj de Estonio, ĉefe judoj, komunistoj, aŭ homoj kiujn oni ofte senbaze akuzis pri kunlaboro kun komunistoj.
 
ArestitaArestite de la germanoj la unua sekretario de la estona komunisma partio denuncis plurajn agantojn de la rezista movado. Samtempe agantoj de la antaŭmilita Estonio ne estis persekutataj de la nazioj: ekzemple, plenuminto de la prezidenta rolo [[Jüri Uluots]] dum la okupado instruis en la Universitato de Tartu. La okupadan administracion de la "Ĝenerala distrikto Estland" estris estona migrinto al Germanio [[Hjalmar Mäe]]. Estis formita estona polico, estonoj membris en [[SS]]. Jam postkelkajn kelkaj monatojmonatojn post la komenco de la nazia okupado, Estonio estis proklamita ''judenfrei'' (libera de [[hebreoj]]).
 
Printempe de la jaro [[1944]], kiam denove proksimiĝis la sovetia armeo Jüri Uluots alvokis la estonojn aliĝi al la germana armeo. Septembre de 1944, kiam la germanoj foriris el [[Talino]], Uluots formis "registaron de sendependa Estonio", kiun ekestris [[Otto Tief]]. Tiun registaron ne agnoskis iu ajn ŝtato de la mondo, sed la moderna Estonio konsideras ĝin la sola jure valida registaro de tiu periodo. Kiam post kelkaj tagoj venis la sovetiaj trupoj, kelkaj membroj de tiu registaro sukcesis fuĝi al [[Svedio]] (kiel Uluots), aliaj estis arestitaj kaj poste juĝitaj ofte kun posta sendo al [[Siberio]] (kiel Tief).
 
Entute proksimume 100.000 personoj fuĝis el la lando en 1944, antaŭ ol la sovetia armeo denove eniris ĝin. Post la reveno de la sovetiaj trupoj 5.000 estonoj estis malliberigitaj kaj ekzilitaj. Ekde tiam, Estonio estis regata de komunistoj senditaj el Rusio ĝis la jaro 1988, kiam unuafoje denaska estoniano kaj estono, Vaino Väljas, iĝis la unua sekretario de la Estona Komunisma Partio. <ref name="ReferenceA"/>
 
En la 1960-1980-aj jaroj la kultura etoso de Estonio estis relative pli liberala, ol aliloke tra Sovetunio. Tio senteblas ankaŭ laŭ la [[Esperanto-movado de Estonio|Esperanto-movado]], kiu estis tre grava por relanĉo de la esperantista agado en Sovetunio post la stalinisma elsarko de la organizita movado en 1930-aj. Ĉiujara evento [[BET]] iĝis por pluraj esperantistoj, ankaŭ el ekster la tri baltaj respublikoj, bona maniero praktiki [[Esperanto]]n kaj interŝanĝi sperton.
 
Fine de la 1980-aj jaroj, fone de la ĝenerala liberaligo en Sovetunio (vidu [[Perestrojko]]), aktiviĝis la movado por sendependiĝo de Estonio. Kontraste al ĝi aperis ankaŭ Interfront, movado lojala al Sovetunio. EstonaLa estona komunista partio disiĝis jeen du: unu subtenis ideon pri sendependiĝo, la dua — ne. Reprezentantoj de ambaŭ eniris la Politikan Buroon de la Centra Komitato de [[KPSU]].
 
Aŭtune de la jaro 1991, lige kun la disfalo de Sovetio, Estonio iĝis sendependa.