Distrikto Borken: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ĝustigo de iuj internaj ligiloj: gravas atenti ne simple inventi iujn nomojn de neekzistaj internaj ligiloj, kiuj sekve estas ruĝaj, sed atenti la ekzistantajn artikolojn!
Linio 116:
 
== Historio ==
Antaŭanto de la distrikto Borken estis historiaj juĝdistriktoj kaj la historiaj [[oficejo (komunumleĝo)|oficejoj]] Ahaus, Bocholt kaj Horstmar en la [[princepiskopejo Monastero]] samkiel la reglandoj Anholt, Gemen kaj Werth. Post la sekularigo de la princepiskopejo Monastero dum la [[mediatizo]] de la [[Sankta Romia Imperio]] la teritorio iras en [[1803]] al la nove formita [[princlando Salm]], antaŭ ol la imperio Francio aneksis ĝin por realigi la [[kontinenta blokado]] [[1810]]. Post detirado de la francaj trupoj [[1813]] kaj la [[Viena Kongreso]] la teritorio iĝis parto de la prusa [[provinco Vestfalio]]. En [[1816]] sekvas, rilate al la hodiaŭa distrikta teritorio, la administra subdivido en la [[distrikto]]j Borken kaj Ahaus en la [[distriktaro Monastero]]. En [[1923]] la urbo [[Bocholt]] malaliĝas la distrikton Borken kaj iĝas [[ekterdistriktaeksterdistrikta urbo]]. Post la [[Dua Mondmilito]] la hodiaŭa distrikta teritorio iĝas parto de la brita okupozono kaj en [[1946]] parto de la nove formita federacia lando [[Nordrejn-Vestfalio]].
 
Kadre de la komunuma novordigo en [[1975]] la ĝistiamaj distriktoj [[distrikto Ahaus|Ahaus]] kaj Borken, la ekterdistrikta urbo [[Bocholt]], la distrikta urbo [[Isselburg]] (antaŭe [[distrikto Wesel|distrikto Rees]]) samkiel la komunumoj [[Erle (Raesfeld)|Erle]] (antaŭe [[distrikto Recklinghausen]]) kaj Gescher (antaŭe [[distrikto Coesfeld]]) estis kunigitaj al la nuna distrikto Borken. La komunumo Dingden, ĝis tiam apartena al la distrikto Borken, estas alligita al la nove formita komunumo [[Hamminkeln]] en la distrikto Wesel.