Adelia pingveno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 81:
[[Image:Mating adele.JPG|left|thumb|Reproduktantaj Adeliaj pingvenoj en [[Antarkto]].]]
La Adeliaj pingvenoj alvenas al siaj reproduktejaj areoj en oktobro aŭ novembro, fine de la vintro kaj komence de la printempo. Ties nestoj konsistas el ŝtonoj amasigitaj kune. Decembre dum la plej varma monato en Antarkto (ĉirkaŭ -2 °C, la gepatroj laŭvice [[Kovado|kovas]] la ovon; unu iras manĝi dum la alia restas por varmigi la ovon. La patro kiu kovas ne manĝas. Marte la plenkreskuloj kaj ties ido revenas al la maro. La Adelia pingveno loĝas sur marglacio sed bezonas senglacian teron por reproduktiĝi. Pro malpliiĝo de marglacio, ankaŭ la populacioj de Adeliaj pingvenoj falis laŭ 65% dum la pasintaj 25 jaroj.<ref>{{cite news| url=http://www.telegraph.co.uk/earth/main.jhtml?xml=/earth/2007/12/11/eapeng111.xml |work=The Daily Telegraph |location=London | title=Penguins now threatened by global warming | first=Paul | last=Eccleston | date=11a Decembro 2007 | accessdate=23a Aprilo 2010}}</ref>
 
Junuloj de Adelia pingveno kiuj ne havas sperton en socia interagado povas reagi al falsaj ŝlosiloj kiam ili ariĝas por reproduktiĝi. Ili povas ekzemple klopodi pariĝi kun aliaj maskloj, kun junaj idoj aŭ kun mortintaj inoj. Pro la relative homecaj aspekto kaj kutimaro de tiuj birdoj, homaj observantoj interpretis tiun kutimaron [[antropomorfismo|antropomorfece]] kiel seksa devojiĝo. La unua kiu registris tiun kutimon estis [[George Murray Levick|Dro Levick]], en 1911 kaj 1912, sed liaj notoj pri la seksa kutimaro de la pingvenoj, kio inkludis seksan perforton, sekson inter maskloj kaj sekson kun mortintaj inoj, estis konsideritaj tro maldecaj por publikigo tiam; ili estis remalkovritaj kaj publikigitaj en la gazeto ''Polar Record'' nur en [[2012]]. "La studo, malakceptita por publikigo kun la oficialaj informoj de la ekspedicio de Scott, komentis la frekvencon de seksa aktiveco, mem-erota kutimaro, kaj ŝajne aberacia kutimaro de junaj neparigitaj maskloj kaj inoj, inklude nekrofilion, seksan perforton, seksan kaj fizikan perforton de idoj kaj samseksan kutimaron," asertas la analizo verkita de Douglas Russell kaj kolegoj William Sladen kaj David Ainley. "Liaj observoj estis, tamen, akurataj, validaj kaj, pro tempopaŝo, meritaj de publikigo."<ref>Russell, D. G. D.; Sladen, W. J. L.; Ainley, D. G. (2012). "Dr. George Murray Levick (1876–1956): Unpublished notes on the sexual habits of the Adélie penguin". Polar Record 48 (4): 1. doi:10.1017/S0032247412000216 </ref><ref name="mckie"/> Levick observis la Adeliajn pingvenojn ĉe [[Kabo Adare]], la loko de la plej granda [[birdarejo]] de Adeliaj pingvenoj en la mondo.<ref name="TW2012">{{cite news |url=http://www.theweek.co.uk/health-science/47334/shock-sexually-%E2%80%98depraved%E2%80%99-penguins-led-100-year-censorship |title=Shock at sexually ‘depraved’ penguins led to 100-year censorship |newspaper=The Week |date=10a Junio 2012}}</ref> Ĝis Junio de 2012, tiu estis la ununura studo de la birdarejo de Kabo Adare iam plenumita kaj li estis la ununura kiu pasis tie la tutan reproduktan ciklon.<ref name="mckie"/> La malkovro grave konigis la kutimaron de specio kiu laŭ kelkaj fakuloj<ref>{{cite book|last=Ainley|first=David G.|title=THE ADÉLIE PENGUIN: BELLWETHER OF CLIMATE CHANGE|year=2002|publisher=Columbia University Press|isbn=0–231–12306-X|pages=310 pp. kun 23 bildoj, 51 figuroj, 48 tabeloj, 16 platoj}}</ref> estas indikilo de [[klimata ŝanĝo]].<ref name="mckie"/>
 
===Migrado===
La Adeliaj pingvenoj kiuj loĝas en la regiono de la [[Maro de Ross]] en Antarkto migras averaĝe ĉirkaŭ 13,000 km dum la jaro ĉar ili sekvas la sunon el siaj reproduktaj kolonioj al vintraj manĝoteritorioj kaj revenas. La plej longa vojo registrita estis de 17,600 km.<ref>{{cite news| url=http://antarcticsun.usap.gov/science/contenthandler.cfm?id=2230 | work=The Antarctic Sun| title=Researchers follow Adélie penguin winter migration for the first time | first = Peter | last= Rejcek | date= 13a Aŭgusto 2010}}</ref>
 
==Notoj==