Karl Moik: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
== Moik kiel radifonia kaj televida prezentisto ==
En 1973 Moik gvidis por la [[ORF]] (landa studio de [[Supra Aŭstrio]]) la radielsendon ''Volkstümliche Hitparade'', kiu iĝis ege ŝatata ĉe la aŭskultantaro. Meze de la 1970-aj jaroj la germana sendostaciaro [[ARD]] ekinteresiĝis pri li. Kune oni elpensis formaton televidan kombinantan kaj distran babilaĉon kaj popolan muzikon. De tio naskiĝis la ''[[Muzikista stalo|Musikantenstadl]]'', kies komenco estis en 1981 en la aŭstra, ekde 1983 pluse en germana televido.
 
De 1981-91 funkciis kiel helpdistrianto la - de tempo al tempo - intence vulgareta sed ĉiam amebla kantisto kaj akordionvirtuozo Erich Mathias Mayer (1950-2007). Karl Moik tiel iĝis konata ĉe milionoj da televidspektantoj. Kune kun la [[SF Schweizer Fernsehen|svisa televido]] finfine la elsendo kunproduktitis kaj dissenditis je la plej atrakciaj elsendotempoj. La teamo gastis eĉ ekster la germanlingva Eŭropo, ekz. en [[Sud-Afriko]], [[Sovetunio]] kaj [[Ĉinio]]. La 21-an de junio la stacioj ARD kaj ORF maldungis Karl Moik kaj en 2006 [[Andy Borg]] iĝis lia posteulo.