Trezoro de Guarrazar: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La epoko visigota ([[409]]–[[711]]) lasis en [[Guadamur]], [[provinco de Toledo]], [[Hispanio]], la plej interesan ĉapitron de sia historio. En aŭgusto de 1858, fortaj tempestoj malkovris ĉe fruktaĝardenaro de Guarrazar serio de tomboj. La lokanoj Francisco Morales kaj María Pérez malkovris tiele la nomitan '''Trezoro de Guarrazar''', la plej grava el la trovitaj en Iberio rilate al la [[visigotoj]]. Tiuj trovitaĵoj plus aliaj kromaj (aprilo de [[1859]]), formis aron konsista el: ses kronoj, kvin krucoj, pendjuvelo kaj restoj de platoj kaj ĉenoj (preskaŭ ĉio el [[oro]], nune en la [[Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio|Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido]]); krono kaj kruco el oro plus juvelo kun gravuraĵo de la Anonco al la Virgulino (nune en la [[Reĝa Palaco de Madrido]]); tri kronoj, du krucoj, ĉeneroj kaj penjuveloj el oro (nune en la [[Nacia Muzeo pri la Mezepoko de Parizo|Nacia Muzeo pri la Mezepoko]], [[Parizo]]); krono, fragmentoj de alia kaj spiko kun bulo de [[rokokristalo]] (pecoj ŝtelitaj el la Reĝa Palaco de Madrido en [[1921]] kaj ankoraŭ netrovitaj). La peco plej valora de la aro estas la krono de [[Recesvinto]], reĝo kiu nun nomigas la ĉefa placon de la vilaĝo: ties pecoj el [[safiro]] devenas el la antikva [[Srilanko]]. Aperis ankaŭ nombraj skulptaj fragmentoj kaj restoj de konstruaĵo, eble romia ''delubrum'' (nome sanktejo aŭ purigejo) kiu en postaj jarcentoj oni dediĉis al kristana kulto kiel pregejo aŭ [[baziliko]], kaj kiu loĝigis serion de tomboj: en la plej grava kuŝis skeleto sur kuŝejo el kalko kaj sablo, kaj konserviĝis la tomboŝtono el ardezo, kies latina skribaĵo,<ref name="Edad Media">José María Ruiz Alonso, ''Guadamur. Historia del castillo y de sus gentes'', Instituto Provincial de Investigaciones y Estudios Toledanos, Toledo, 1984, pág. 38. ISBN 84-00-05872-0. La skribaĵo, konservita preskaŭ tute, diras latine: «''Quis quis hunc tabule / (lustra)ris titulum huius / (ecce lo)cum respice situm / (cognosce vic)inum malui abere / (locum sacr)um / (sacer ipse minister) annis sexa / (ginta p)eregi tempora / (vitae fune)re perfunctum scis / (com)mendo tuendum / (ut cum f)lamma vorax ve / (n)iet conburere terras / ce(tibu)s scorum merito soc(i)atus resurgam / hic vite curso anno finito / Crispinus prsbt peccator / in Xri pace quiesco era DCC(L?) / XXXI''». La traduko estus: «Iu ajn kiu legos en la epitafo de tiu tomboŝtono, rigardu: atentu la lokon kaj observu ties ĉirkaŭon. Ministro sakra, mi preferis posedi sakran lokon. Mi vivis el tiu vivo la tempojn de sesdek jaroj. Mortonta mi rekomendas min al la protekto de la sanktuloj por reviviĝi akurate en tie kompano kiam la vorema flamo venos bruligi la teron. Finonta la fluo de la vivo, Krispino, presbitero, pekulo, ĉi tie ripozis en la paco de Kristo. Eraa jaro 731 (aŭ 781)».</ref> de la presbitero Krispino, datas el la jaro [[693]] (51 de la regado de [[Egiko]], jaro de la 16a Koncilio de Toledo). Tiu tomboŝtono troviĝas nune en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido.
 
==Historio==
Laŭ kelkaj hipotezoj, Guarrazar estus estinta [[monaĥejo]] kiu utilis kiel kaŝejo por parto de la reĝa trezoro de la kortego, preĝejoj kaj monaĥejoj de [[Toledo]], por eviti ties kapton fare de la invadantaj islamanoj: la monaĥejo de ''Sancta Maria in Sorbaces'', laŭ la skribaĵo de la kruco de Sónnica, unu el la pecoj de la trezoro de Guarrazar konservataj en Parizo. Kopioj de la Trezoro estas viziteblaj en la [[Ermitejo de Nia Senjorino de la Nasko]] de Guadamur kaj en la [[Muzeo de Visigota Arto]] de la [[Preĝejo de Sankta Romano (Toledo)|preĝejo de Sankta Romano]], en la urbo [[Toledo]].
 
[[José Amador de los Ríos]] intervenis sukcese en [[1859]] por revenigi la visigotan trezoro de Guarrazar, vendita en [[Francio]]n senpermese de la hispana ŝtato. Krome li ordonis elfosaĵon en la loko de la trovo kaj tie oni malkovris funebran skribaĵon kie, kun Aureliano Fernández-Guerra, identigis versojn de Eugenio de Toledo. Pri tio ĉio li verkis ''El arte latino-bizantino en España y las coronas visigodas de Guarrazar: Ensayo histórico crítico'' (Madrid 1861), parte kiel reago al la ''Description du Trésor de Guarrazar'' publikita antaŭ unu jaro de Ferdinand de Lasteyrie kie tiu defendis, ke la tekniko de la ''cloisonné'' estis fremda en [[Iberio]]. Krome li identigis kun Pedro de Madrazo y Kuntz la nomon de la visigota reĝo [[Suintila]] en uu el la kronoj.
 
==Notoj==