Orelo: Malsamoj inter versioj

17 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
e
(aliaj projektoj, sen fontoj)
 
== Meza orelo ==
La [[meza orelo]] konsistas el [[kavaĵo]] nomita [[timpano]], [[aŭda tubo]] kaj la aneksaj mastoidaj kavaĵoj kaj [[ĉelo]]j. La timpano estas fermita ekstere de maldika, cirkla, travida (tamen rezista), blankblueta, oblikva [[membrano]] nomita [[miringo]], kie insertiĝas la [[Maleo (anatomio)|maleo]], la plej granda el la [[orelaj ostetoj]], artikita per sia [[kapo]] al la [[inkudo]], ambosforma meza [[osteto]], kiu siavice artikiĝas al la [[stapedo]], la plej interna el la ĉeno, kiu aspektas kiel [[piedingo]], kaj enfiksiĝas kun la [[ovala fenestro]] de la [[interna orelo]].
 
La [[aŭda tubo]] estas 3 centimetra tubo, kiu interkomunikigas la timpanon kun la naza [[faringo]]. Ĝia funkcio estas aerumi la timpanon por ke la aero en ĝi entenata havu la saman [[premo]]n kiel la ekstera [[aero]]. Je ĉiu [[gluto]] ĝi malfermiĝas kaj tiel la aerumado de la timpano estas certigata. La aneksaj mastoidaj kavaĵoj kaj ĉeloj kuŝas en la postorela elstaraĵo de la [[temporalo]], nomita [[mastoido]]. lli entenas aeron kaj dependas de la timpano kun kiu ili interkomunikiĝas.
46 062

redaktoj