Lanuga betulo: Malsamoj inter versioj

5 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
sen resumo de redaktoj
Ĝi estas [[decidua]] [[arbo]] kiu altas ĝis 10–20 m (malofte ĝis 27 m), kun svelta arbokrono kaj kun [[trunko]] kiu [[diametro|diametras]] ĝis 70 cm ( escepte 1 m ). La [[arboŝelo]] estas glata kaj griz-blanka, fajne markita kun malhele horizontalaj [[lenticelo]]j. La [[ŝoso]]j estas griz-brunaj kaj fajne lanugaj. La [[folio]]j estas [[Ovalo|oval]]-[[Angulo|akutaj]], longas 2–5 cm kaj larĝas 1,5-4,5 cm, kun fajne segildentaj randaĵoj. La [[floro]]j estas [[Vento|vente]] [[Polenado|polenataj]] [[amento]]j, estiĝante fru-[[Printempo|printempe]] antaŭ la floroj. La [[frukto]] estas pendanta [[Cilindro|cilindra]] agregaĵo kiu longas 1–4 cm kaj larĝas 5–7 mm; ĝi disfalas ĉe matureco liberigante la individuajn [[semo]]jn; tiuj ĉi longas 2 mm kaj havas du flankajn flugiletojn.
 
Tiu ĉefe [[Palearktiso|palearktisa]] specio estas intense parenca al, kaj ofte konfuzita kun la [[penda betulo]] (''B. pendula''). Multaj [[Nordameriko|nordamerikaj]] [[teksto]]j pritraktas la du speciojn kiel unun specion, sed en tuta [[Eŭropo]] oni konsideras ilin kiel diferencajn speciojn.
 
La lanuga betulo estas diferenca de la penda betulo, la alia komuna eŭropa betulo, pri havante glatajn, lanugajn ŝosojn, kiuj estas senharaj kaj verukecaj ĉe penda betulo. La arboŝelo de la lanuga betulo estas nebrile griz-blanka, dum la penda betulo havas okulfrapan blank-paperecan ŝelon kun nigraj [[sulko]]j. La foliaj randaĵoj ankaŭ diferencas, estas fajne segildentaj ĉe lanuga betulo, krude duoble segildentaj ĉe penda betulo.
 
Ili ankaŭ [[Ĉelbiologio|citologie]] diferencas, la penda betulo estanta diploida (kun du aroj de [[kromosomo]]j), dum la lanuga betulo estas tetraploida (kun kvar aroj de kromozomoj). La du specioj diferencas pri [[Biotopo|biotopaj]] postuloj. La penda betulo ĉefe troviĝas sur sekaj, [[Sablo|sablaj]] [[grundo]]j, kaj la lanuga betulo estas pli komuna sur humidaj, malbone drenitaj lokoj kiel [[Argilo|argilaj]] grundoj kaj torfejoj.
 
La lanuga betulo etendiĝas pli fore norden en la [[Arkto]]n ol iu ajn alia [[Magnoliofitoj|foliarbo]]. Ekzempleroj el la subarktaj [[populacio]]j kutime estas etaj kaj tre torditaj, kaj ofte estas diferencigitaj kiel la '''arkt-lanugan betulon''' (''Betula pubescens'' subsp. ''tortuosa''). Tiu ĉi [[subspecio]] estas notinda por esti la sola indiĝena arbo de Islando kaj de Gronlando, kie grandaj ekzempleroj povas atingi 13 m.
[[Dosiero:Mountain-birch-Trollheimen.jpg|thumb|220px|Subspecio de la lanuga betulo konstituas la [[arbolimo]]n en plimulto de [[Skandinavujo]].]]
 
40 827

redaktoj