Lepidoptera: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
[[dosiero:Cethosia cyane.jpg|eta|dekstra|<center>specio ''Cethosia cyane'']]
== Etimologio ==
La scienca nomo lepidopteroj (latine ''lepidopterae'') venas el la [[greka lingvo]] kaj estas kunmetaĵo el λεπίς ''lepis'' ‚[[skvamo]]‘ kaj πτερόν ''pteron'' ‚[[flugilo]]‘. La fakte uzata vorto en la [[malnovgreka lingvo]] por papilio estis ψυχή ''psike,'', origine uzata por priskribo de "venteto, spiro, animo respektive [[psiko]]". La esperanta vorto venas la la [[latina lingvo]], kiu havas ekzakte la saman formon kiel en Esperanto, do ''papilio,'' kaj de la latina vorto devenas ankaŭ la [[franca]] nomo ''papillon''. En la [[germana]] kiel ekzemplo de [[ĝermana lingvaro|ĝermana lingvo]] la vorto papilio estas ''„Schmetterling“'' {{prononco|Ŝmetalin<small><sub>g</small></sub>}}, dokumentita unuafoje en [[1501]], kio venas de la orient[[mezaltgermana]] vorto ''Schmetten'', por [[acidkremo|acida laktokremo]], de kiu iuj specioj estas aparte altirataj. Superstiĉe papilioj en iuj partoj de Germanlingvio dum la mezepoko eĉ konsideriĝis aliformigoj de sorĉistinoj, kiuj celis ŝteli laktokremon aŭ lakton, pri kio atestas historiaj agrikulturaj nomoj kiel ''Milchdieb'' aŭ ''Molkenstehler'' - "laktoŝtelistojlaktoŝtelulo". La [[angla]] vorto ''butterfly'' ("butera muso") same akcentas la intereson de papilioj pri laktoproduktaĵoj. La germana vorto ''Schmetterling'' tamen nur en la dua duono de la 18-a jarcento kutimiĝis en la ĝenerala lingvaĵo: ĝis tiam, ekzemple ankoraŭ en historia biologia verko de ''Rösel von Rosenhof'' el [[1749]], ankoraŭ nomiĝis ''„Tagvögel“'' ("tagaj birdoj", en moderna germana ''Tagfalter'') aŭ ''„Nachtvögel“'' ("tagaj birdoj", en moderna germana ''Nachtfalter''). En la sudorientaj germanaj dialektoj de [[Silezio]] kaj [[Sudetio]], kaj ankaŭ en [[Svislando]], ankaŭ uzatis la formo „Sommervogel“ ("somera birdo", paralele al la [[dana]] vorto ''sommerfugl''. La krome en Germanlingvio uazata vorto ''Falter'' ne rilatas al "faldado" de la flugiloj, sed venas de la [[malnovaltgermana]] vorto ''fifaltra'' kaj la [[anglosaksa]] ''fifealde'', kio per duobligo de la konsonanto "f" aludis al la tre rapida moviĝo de la papiliaj flugiloj, laŭ sono iom simila alripetiĝanta sono "f". Ankaŭ en la [[itala]] vorto ''farfalla'' rekoneblas la duobligo de la konsonanto "f".
 
=== Listo de la familioj de lepidopteroj ===