Koncentrejo Mauthausen-Gusen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e fixing dead links
Linio 88:
Oni luis la arestitojn kiel sklavoj. Oni eluzis ilin ekzemple por laboro en la lokaj fabrikoj, dum konstruado de [[ŝoseo]]j, dum firmigado kaj riparado de bordoj de [[Danubo]], por konstrui grandajn loĝkvartalojn en [[Sankt Georgen]], kaj ili devigis ilin labori ankaŭ en arkeologiaj elfosaĵoj en [[Spielberg]].
 
Post komenco de strategia bombardado kontraŭ la germana milita industrio far de la aliancanaj soldataroj la germanaj planistoj decidiĝis transŝovi la produktadon en la [[subterejo]]n, kiu estis nealirebla por la malamika aera bombardado. La arestitoj ricevis ordonon ekkonstrui en Gusen I kelke da grandaj [[tunelo]]j sub montetoj, kiuj ĉirkaŭigis la tendaron (kaŝnomo {{fremdlingve|de|''Kellerbau''}}. Fine de la dua mondmilito la arestitoj elfosis spacojn kun areo preskaŭ 29&nbsp;400 m² por fabriko por malgrandaj armiloj. En januaro de [[1944]] la arestitoj el la subkoncentrejo Gusen II ekkonstruis similajn tunelojn sub vilaĝo Sankt Georgen (kaŝnomo {{fremdlingve|de|''Bergkristall''}}. Pro elfosado de proksimume 50&nbsp;000 m² ili ebligis al firmao Messerschmitt, por ke ĝi ekkonstruu muntad-uzinon por fabrikado de [[Messerschmitt Me 262]] kaj raketoj [[V2 (raketo)|V2]]. Krom aviadiloj proksimume 7&nbsp;000 m² da tuneloj en Gusen II servis por fabrikoj, kiuj fabrikis diversajn militmaterialon<ref name="Bergkristall">{{en}} {{cite web | author=Rudolf Haunschmied, Harald Faeth | title=B8 "BERGKRISTALL" (KL Gusen II) | publisher= | year=1997 | work=Tunnel and Shelter Researching | url=http://www.geocities.com/CapeCanaveral/1325/berg.htm | accessdate=26.06.2006|archiveurl=http://web.archive.org/19961221135045/www.geocities.com/CapeCanaveral/1325/berg.htm|archivedate=1996-12-21}}</ref>. Fine de la jaro [[1944]] laboris en la subterejo proksimume 11&nbsp;000 da arestitoj de Gusen I kaj II<ref name="Dobosiewicz-tunnels">Stanisław Dobosiewicz, ''W obronie życia…'', op.cit., p.194</ref>. Pluaj 6&nbsp;500 laboris en disvastigo de la subtera reto de la tuneloj kaj ĉambregoj. Post ties finigo en la jaro [[1945]], la fabriko Me 262 estis kapabla ĉiumonate kunmunti 1&nbsp;250 da aviadiloj. Tio estis la dua plej granda germana fabriko por produktado de aviadiloj post ankaŭ subtera [[koncentrejo Dora-Mittelbau]]<ref name="Dobosiewicz-tunnels"/>.
 
=== Ekstermo per laboro ===