La '''Montarajmontaraj herbejoj kaj arbustaroj''' estas [[biomo]] difinita far la [[Monda Natur-Fonduso]] (WWF). La biomo inkluzivas alt-altitudajn (montarajn, subaltmontarajn, kaj altmontarajn) [[herbejo]]jn kaj [[arbustaro]]jn tra la mondo.
MontarajLa montaraj herbejoj kaj arbustaroj situantesituantaj super la [[arbolimo]] kutime estas konataj kiel alt-montaraj [[tundro]]j, kaj troviĝas en montaraj regionoj tra la mondo. Kriplaj subaltmontaraj arbaroj estas konataj kiel [[Kriplarbo|kriplarbaroj]], kaj troviĝas ĵus sub la arbolimo, kie malmildaj, [[Vento|ventaj]] cirkonstancoj kaj malriĉaj [[grundo]]j kreas nanajn kaj tordigitajn [[arbaro]]jn de malrapide kreskantaj arboj.
MontarajLa montaraj herbejoj kaj arbustaroj, precipe en subtropikaj kaj tropikaj regionoj, ofte disvolviĝis kiel virtualaj [[insulo]]j, disigitaj de aliaj montaraj regionoj per pli varmaj, malpli altaj regionoj, kaj multfoje gastigas multajn diferencajn [[Endemio|endemiajn]] [[planto]]jn kiuj disvolviĝis reagante sur malvarma, humida [[klimato]] kaj
abunda [[Suno|sun]][[lumo]]. Karakterizaj plantoj de tiuj vivmedioj prezentas adaptiĝojn kiel [[Rozeto|rozetajn]] [[strukturo]]jn, [[Vakso|vaksajn]] supraĵojn, kaj [[folio]]jn kun multaj [[triĥomo]]j (plantharoj).
Unika karakterizo de multaj humidaj tropikaj montaraj regionoj estas la ĉeesto de gigant-rozetaj plantoj por varieco de plantofamiloj, kiel lobelio (''Lobelia'') ([[afrotropiso]]), ''Puya'' ([[neotropiso]]), ''Cyathea'' ([[Novgvineo]]), kaj ''Argyroxiphium'' ([[Havajo]]).
La plej vastaj Montarajmontaraj herbejoj kaj arbustaroj konstituas la neotropikajnneotropisajn [[paramo]]jn de la [[Andoj]]. Tiu ĉi tipo de [[biomo]] ankaŭ troviĝas en la montaroj de orienta kaj sudorienta [[Afriko]], Monto Kinabalu en [[Borneo]], la plej altaj altitudoj de [[Okcidentaj Ghatoj]] en suda [[Hindujo]] kaj en la Centraj Altaĵaroj de Novgvineo.
Kie la cirkonstancoj estas pli sekaj, oni trovas montarajn herbejojn, savanojn, kaj [[duonarbaro]]jn, kiel [[Etiopaj Altaĵoj|Etiopajn Altaĵojn]], kaj montarajn stepojn, kiel la stepojn de [[Tibeta Altebenaĵo]].
== Ekoregionoj el la Montaraj herbejoj kaj arbustaroj ==