Guy Fawkes: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: sv:Guy Fawkes estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Fawkes arrest2.jpg|thumb|right|Oni arestas Guy Fawkes.]]
 
'''Guy FAWKES''' ({{prononco|ɡaɪ }}; Esperantigite '''Gaj Faŭks''') (la [[13-an de aprilo]] [[1570]] - la [[31-an de januaro]] [[1606]]), la plej fama partoprenanto en la [[pulva konspiro]] de 1605 - malsukcesa komploto mortigi la [[brita]]n reĝon [[Jakobo la 1-a]]n kaj aliajn.
 
Li naskiĝis en [[York]], urbo en nord-[[Anglio]]. Lia patro estis juristo kies fako estis la leĝoj de la eklezio. Post ties morto en 1579, la patrino de Guy Fawkes edziĝis al la ferva romkatolika Denis Bainbridge. Kiam li havis dek-ses jarojn, Guy Fawkes mem konvertiĝis al la [[romkatolikismo]]. Post laborado kiel servisto en la domegoj de du katolikaj nobeloj (la 1-a kaj 2-a Vicgrafoj Montagu), Fawkes soldatis en la armeo de [[Hispanio]] kiu klopodis subpremi la ribelon de la [[protestanta]]j [[nederlandanoj]]. Lia komandanto estis la katolika Kavaliro William Stanley, kiu havis trupon de soldatoj el [[Irlando]] kaj kiu nomumis Fawkes oficiro. En la armeo li lernis pri eksplodiloj. Eble parte pro enkonduko fare de Stanley, Fawkes renkontis [[Robert Catesby]], kiu unue planis la pulvan konspiron, kaj kiu decidis ke Fawkes estru ĝian efektivigon.