Andreas Künzli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
foriro
Linio 10:
 
===Sur internacia nivelo===
Sur la internacimovada nivelo, 1980-93 Andreas Künzli aktivis en [[TEJO]] (en 1982 kiel komitatano, 1985-91 kiel ĉefredaktoro de [[TEJO Tutmonde]], 1990-93 kiel provizora sekretario, vicprezidanto kaj estrarano pri landa agado de TEJO). En novembro 1991 li organizis kun TEJO en [[La Chaux-de-Fonds]] seminarion pri la temo ''Neŭtraleco - ĉu alternativo al ideologioj?'' Li vizitis plurajn [[IJK]]-jn, [[UK]]-jn kaj aliajn aranĝojn kaj ofte vojaĝas, precipe tra orienteŭropaj landoj, kie li kontaktas lokajn esperantistojn aŭ prelegas. Künzli redaktis la politikan rubrikon de [[Monato (gazeto)|Monato]] (1991-93)<ref>{{Monatoref|numero=1992/01|paĝo=3|titolo=Enkonduko|ligilo=|aŭtoro=Paul Peeraerts}}</ref>, krome prizorgis, kun aliaj, la kongresan bultenon de la [[Krakovo|krakova]] IJK (1987), gvidis la radioservon de la [[Zagrebo|zagreba]] IJK (1988) kaj kunredaktis la kongresan kurieron de la [[Havano|havana]] UK ([[1990]]), krom tio li verkis/as artikolojn por diversaj Esperanto-periodaĵoj kaj festlibroj. Interlingvistike interesata, li estis membro de [[Gesellschaft für Interlinguistik]] (GIL, Berlin, 1995-2008) kaj ĝis 2008 konsilanto de [[CDELI]] (informadiko, interlingvistiko, slavistiko); iam li membris ankaŭ en aliaj organizajoj ([[AIS]], [[IKEL]], k.a.]. Estante fakdelegito de UEA, inter 1997 kaj 2008 li oficis kiel reprezentanto de [[UEA]] ĉe UN Ĝenevo, kie de tempo al tempo li vizitis kunsidojn. La 28an de aprilo 1998 li organizis kun UEA en la Palaco de Nacioj datrevenan simpozion pri la temo ''Lingvo kaj Homaj Rajtoj'', sub la aŭspicio de UN-komisiono pri homaj rajtoj ([[Alta Komisaro pri Rifuĝintoj|UNHCR]]). 2008-10 redakciano de la socikultura sendependa revuo SPEGULO kaj neregula kunlaboranto de [[La Ondo de Esperanto]], [[Literatura Foiro]], [[La Gazeto]] kaj aliaj revuoj.

==Foriro==
Ĉefe pro malkontento pri la agado kaj strategio de la Esperanto-movado, kiujn li konsideras senefikaj, senutilaj kaj kontraŭproduktivaj, en 2008/9 li eksiĝis el ĉiuj Esperanto-organizaĵoj (krom UEA).
En la Esperanta Respubliko li oficas kiel Ministro pri Analizado de Stranguloj, Fuŝuloj kaj Fantaziuloj en la Esperanto-Movado (Ministro n-ro 56). http://esperantarespubliko.blogspot.com