Demisio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 8 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q797551)
e amplesan -> ampleksan
Linio 1:
'''Demisio''' estas la redono de tempe limigita publika ofico antaŭ la fino de la origine interkonsentita tempoperiodo. Demisioj povas okazi ekzemple rilate al oficoj pri [[sporto]] (ekzemple trejnisto de sporta teamo), pri [[ekonomio]] (manaĝero) aŭ pri [[politiko]] (ekzemple [[ministro]], [[ĉefministro]], [[prezidanto]] de [[ŝtato]] aŭ de [[politika partio]]). Demisio estas la individua decido de la demisianta oficulo – la demando, kiurilate tiu paŝo estis libervola aŭ kauzita de eksteraj eventoj aŭ fortoj, estas centra diskutopunkto pri aparte atentokaptaj demisioj.
 
La ĝis nun eble plej profundan kaj amplesanampleksan esploron pri la fenomeno de politikaj demisioj faris la germanlingva [[berlino|berlina]] [[historiisto]] ''Michael Philipp''. Li priskribas la poziciigon de politika oficulo en tensio inter [[registaro]], [[parlamento]], propra [[politika partio]] kaj [[publika opinio]] kaj en ĉiuj areoj vidas faktorojn, kiuj efikas favore al aŭ kontraŭ demisio.
 
La eventoj, kiuj iniciatas politikajn demisiojn, laŭ ''Michael Philipp'' divideblas en normalajn situaciojn de demokratio, kaj en krizajn situaciojn kiel politikaj [[skandalo]]j. Aparte konata ekzemplo pri kriza demisio estis tiu de la [[Prezidanto de Usono|usona prezidanto]] [[Richard Nixon]] kaj ties vicprezidanto ''Spiro Agnew'' dum la jaro [[1974]]. "Klasika" demisio ankaŭ estis tiu de la [[federacia kanceliero (Germanio)|federacia kanceliero de Okcidenta Germanio]] [[Willy Brandt]] kadre de skandalo pri proksima kanceliera kunlaboranto, kiu estis spiono por [[GDR]]. En [[Svislando]] la federacia konsiliano [[Samuel Schmid]] demisiis fine de la jaro [[2008]], post kiam sia eksa politika partio plurfoje persone atakis lin.