Toro (mitologio): Malsamoj inter versioj

62 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
e
fixing dead links
({{ADLS|2011|21}} <!-- kaj ankaŭ de semajnoj 22 kaj 23 -->)
e (fixing dead links)
Por la islandanoj Toro estis la patrono de la leĝo, kaj la [[þing]] malfermiĝis ĉiujaŭde en lia honoro kaj la dio estis alvokata en la plimulto de la ĵuraĵoj.
 
En ''[[Haustlöng]]'' unu el la [[keningo]]j por la ĉefa dio estas "profunda pensinto",<ref> http://web.archive.org/20031208082634/www.geocities.com/igdrasilas/haustlong.htm | Haustlöng, strofo 97 </ref> kaj eĉ se en la plimulto el la okazaĵoj li preferas la rektan agon antaŭ ol la strategion, multnombraj mitoj bildigas lian saĝecon, kiel en la edda poemo ''[[Alvíssmál]]'' kie Toro trompas la saĝan [[nanoj (mitologio)|nanon]] [[Alvíss]], pretendanto de lia filino, per konkurado de divenaĵoj kiun Toro etendigis ĝis la mateno por ke la unuaj sunradioj ŝtonigu la nanon. En la ''[[sagao de Gaŭtreko]]'' oni rakontas ke Toro defias Odinon pri la destino de la nepo de gigantoj, [[Starkad]], per serio de malbenaĵoj kiuj kontraŭstaras la benojn donitajn de Odino.
Cetere, Toro estas rilatigita kun la [[runo]]j kaj la konsekrado, ankaŭ li estas posedanto de magia lerteco, la revivigado de siaj kaproj, kaj lia pli aŭ malgrandiĝo kaj aliformiĝo.
 
 
=== Ĉaro ===
Toro vojaĝas per ĉaro stirata de la magiaj [[Capra aegagrus hircus|kaproj]] nomataj [[Tanngrisnir kaj Tanngnjóstr]]. Kurioze ili povis esti kuiritaj de Toro kaj poste se li bezonis daŭrigi la vojaĝon, li kovris la ostojn per la haŭto kaj uzis la revivigan potencon de sia martelo por doni la vivon al ili. Iam, kiam li petis gastigadon en la kabano de kamparanoj por tranokti, li kuiris la kaprojn kaj unu el la filoj de la familio, nomata [[Þjálfi]], rompis unu el la ostoj, kaj kiam Toro redonis la vivon al ili sekvamatene, li rimarkis ke unu el ili lamis. La kolero de Toro estis grandega kaj por solvi la problemon [[Þjálfi]] kaj sia fratino [[Röskva]] iĝis liaj servantoj kaj akompanis lin en multaj liaj vojaĝoj.<ref> http://www.cybersamurai.net/Mythology/nordic_gods/LegendsSagas/Edda/ProseEdda/GylfaginninĝLI-LIV.htm#gylf44 | Gylfaginning, ĉapitro 44 </ref> La [[skalda poezio|skalda poemo]] ''[[Haustlöng]]'' rakontas ke la tero estis skuita kaj la montaroj disfendiĝis kiam Toro vojaĝis per sia ĉaro.<ref> http://web.archive.org/20031208082634/www.geocities.com/igdrasilas/haustlong.htm | Haustlöng, strofoj 6 kaj 67 </ref>
 
=== Bilskirnir ===
2 403

redaktoj