Granda Blua Truo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
koordinatoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
La '''Granda Blua Truo''' (angle ''Great Blue Hole'') estas ronda submara [[dolino]] antaŭ bordoj de la mezamerika ŝtato [[Belizo]]. Ĝi situas en proksimo de centro de kariba '''lumtura rifo''' (''Lighthouse Reef''), ĉ. 80 km de la urbo [[Belizo (urbo)]]. Ĝi estas okulfrape rimarkeble el la aero, ĝi montras malhelbluan surfacon en la turkizblua ĉirkaŭa akvo.
 
La ''Granda Blua Truo'' havas diametron de pli ol 300 m kaj profundon de 145 m. Ĝi estiĝis en la lasta [[glaciepoko]] en kalŝtonajkalkŝtonaj tavoloj, post elformiĝo de kavernoj kaj post kiam la altiĝanta marnivelo superfluis la areon.
 
La Blua Truo iĝis en 1996 Nacia Monumento. Ekde tiam, ĝi kaj aliaj naturaj estaĵoj de la koralrifa sistemo de la [[Beliza bariera rifo]], estas partoj de la [[UNESKO]]-listo de la [[Monda Naturheredaĵo de Unesko|Mondaj naturaj heredaĵoj]].