Dalarna: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 36:
==== Fonetiko dalekarla ====
Fonetike la dalekarla tipe diferencas de la skandinava (sveda kaj norvega) per kelkaj trajtoj:
* ofta uzo de sono ŭ anstataŭ v. Ekzemple sveda nomo Våmhus en muraa-vuomusa fariĝas Vuomus kaj en ursaa Ŭomus (Wåmus). (La vokalon u kaj svede kaj dalekarle oni elparolas per rektaj lipoj, ne rondigataj). La nombro du, svede "två", dalekarle estas "twer" aŭ "tuer". Skandinava "vad" (norvege "hva", dane "hvad"), signifanta "kion", dalekarle estas "wenn" (elparolu "ŭenn") kaj sveda "var" (espe "kie") estas "war" ("ŭar").
* ofta uzo de afrikatoj postalveolaj, kiuj kelkloke emas iom palatiĝi. Exzemple sveda vorto "göra" (= fari, elparolu: "jera", vokalon e per rondigataj lipoj) en ursaa estas "djerå" (elparolu: "ĝero", kun longa e).
* kelkaj vokaloj diftongiĝas al aj, äj aŭ åj. (Ä estas buŝe pli vasta varianto de vokalo e. Å estas pli vasta varianto de vokalo o). Ke tio verŝajne okazis iam en mezepoko oni konkludas ĉar tiu ŝanĝo trafis ankaŭ kelkajn "kristanajn" vortojn. Ekzemple sveda vorto "ute" (= ekstere) ursae estas "ajtä", "vit" (= blanka) estas "wajt" kaj "krona" (= krono) estas "krajna". En kelkaj muraaj dialektoj, vokalo u anstataŭe fariĝis eŭ, ekzemple "ute" estas "äutä".